Read Gerda Malaperis Online

Authors: Claude Piron

Gerda Malaperis (2 page)

BOOK: Gerda Malaperis
3.49Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Tom:
Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.

Linda:
Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato.

Ĉapitro 2
Novaj vortoj

agas — hace, haces, etc.

alia — otro

bona — bueno/a

bone — bien

certa — cierto/a

certe — ciertamente, seguro

ĉu — partícula interrogativa para preguntas simples (respuesta Si o No)

diable! — Diablos!

diablo — diablo

direkto — dirección

diskreta — discreto/a

dum — durante

ej! — Hej!

forta — fuerte

haltas — detiene, detienes (presente)

iĝas — convertirse (presente)

ili — ellos

inter — entre

io — algo

iom — algo (cantidad)

iom post iom — poco a poco

iomete — un poquito, pocamente

ke — que

kvazaŭ — como si

lia — su (de él)

mano — mano

mistera — misteriosa/o

mistere — misteriosamente

mistero — misterio

montras — enseña, muestra

natura — natural

nature — naturalmente

naturo — naturaleza

ne plu — no más

ni — nosotros

pala — pálida/o

parolas — habla, hablas (presente)

petas — pide, pides (presente)

plu — más

pordo — puerta

post — despues

prava — en lo cierto

pravas — tienes razón

prave — ciertamente, e

proksima — próxima/o

rapida — rápida/o

revenas — volve, vuelves (presente)

se — si (condicional)

staras — está de pie, etc (presente)

stranga — extraña/o

strange — extrañamente

ŝi — ella

ŝia — suya (de ella)

taso — tasa

tre — muy

turnas — gira, giras (presente)

ulo — individuo

vidas — ve, ves (presente)

volas — quiere, quieres (presente)

La rakonto

Linda:
Tom!

Tom:
Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.

Linda:
Tom! Ne rigardu!

Tom:
Kio okazas?

Linda:
Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento... Ne, ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.

Tom:
Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero?

Linda:
Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li.

Tom:
Vi pravas. Io stranga okazas. Dum ŝi ne rigardas al li — ŝi nun rigardas al la granda spegulo — lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso...

Linda:
Estas io en lia mano.

Tom:
Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.

Linda:
Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej!

Tom:
Kio okazas?

Linda:
Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.

Tom:
Kaj kio plu? Diru al mi!

Linda:
Nun li parolas al ŝi. Li montras al la pordo.

Tom:
Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.

Linda:
Prave, tute prave. Jen ŝi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ŝi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso. Ej!

Tom:
Kio? Kio okazas?

Linda:
Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.

Tom:
Ĉu estas io en lia mano?

Linda:
Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.

Ĉapitro 3
Novaj vortoj

ami — amar

amo — amor

ankaŭ — también

aspekti — lucir

aspekto — aspecto, vista

bonan tagon — buenos días

ĉe — en (al lado de algo, cerca de algo)

de — de, desde

deklari — declarar

deklaro — declaración

esprimi — expresar

esprimo — expresión

grava — importante

gravi — importar (de importancia)

ĝi — eso (genero neutro)

jam — ya

kiel — como

kompreneble — comprensiblemente

kompreni — comprender

ne gravas — no importa

pardoni — perdonar

permesi — permitir

pli — más

povas — puede, puedes (presente)

povi — poder

preferi — preferir

pri — sobre, acerca de

saluti — saludar

simpla — simple

spiono — espía

sur — sobre

tablo — mesa, tabla

tago — día

tamen — sin embargo

tio — eso

tuj — inmediatamente

vizaĝo — cara

La rakonto

Bob:
Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. Ĉu mi povas sidi kun vi?

Linda:
Saluton, Bob.

Tom:
Bonan tagon, Bob.

Bob:
Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj.

Linda:
Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin.

Bob:
Ĉu vi permesas, ke mi sidu ĉe via tablo?

Linda:
Kompreneble, vi sidu kun ni.

Bob:
Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi.

Tom:
Mi ne parolis pri amo.

Linda:
Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.

Bob:
Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto.

Tom:
Prave. Simpla fakto.

Bob:
Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun.

Linda:
Ne gravas, ĉu? Ne gravas, ke mi estas bela, ĉu? Jen bela deklaro!

Bob:
Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava.

Tom:
Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava?

Bob:
Vi ne vidis min, dum mi proksimiĝis al vi, sed mi vin rigardis.

Linda:
Mi ne komprenas, pri kio vi parolas.

Bob:
Mi parolas pri via vizaĝo.

Linda:
Kio pri mia vizaĝo? Ĉu ĝi ne estas bela?

Bob:
Ho jes, ĝi estas bela, ĝi estas la plej bela en la mondo. Sed ĝi estis mistera!

Linda:
Mistera? Ĉu mia vizaĝo estis mistera?

Bob:
Jes. Via vizaĝo estis mistera. Fakte, viaj vizaĝoj estis misteraj. Mistera vizaĝo de spionino ĉe mistera vizaĝo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimiĝis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizaĝo, Linda, kaj ankaŭ sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj.

Ĉapitro 4
Novaj vortoj

afero — asunto

aĵo — cosa

antaŭ — antes

antaŭe — anteriormente, adelante

arto — arte

deziri — desear

do — por lo tanto

ekzisti — existir

fako — facultad, departamento, especialización

ideo — idea

instrui — enseñar, instruir

kiam — cuando

komuniki — comunicar

koni — conocer

konsenti — consentir

konsideri — considerar

kripta — secreta/o

kriptografio — criptografía

lerni — aprender

lingvistiko — lingüística

lingvo — idioma

malpli — menos

mesaĝo — mensaje

neniam — nunca

nomo — nombre

oni — uno, se (pronombre impersonal)

por — para

profesoro — profesor

respondi — responder

rilati — conectar

rilato — conexión, relación

scienco — ciencia

sekreta — secreta/o

sekreto — secreto

temas pri — trata sobre

temo — tema

voli diri — querer decir

La rakonto

Bob:
Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.

Tom:
Ni parolis pri tiu ulo.

Bob:
Kiu ulo?

Tom:
Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro.

Bob:
Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?

Linda:
Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin!

Bob:
Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero.

Linda:
Kiu do ŝi estas?

Bob:
Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis?

Tom:
Jes. Pri li.

Bob:
Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe.

BOOK: Gerda Malaperis
3.49Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

Disrobed for Death by Sylvia Rochester
Dead Ringer by Lisa Scottoline
Ambushed by Dean Murray
Heartless by Cheryl Douglas
Caught in the Act by Gemma Fox
Not Planning on You by Sydney Landon
Before I Wake by Anne Frasier
The World Wreckers by Marion Zimmer Bradley
A Bee in Her Bonnet by Jennifer Beckstrand