Read Gerda Malaperis Online

Authors: Claude Piron

Gerda Malaperis (4 page)

BOOK: Gerda Malaperis
5.29Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Tom:
Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne?

Bob:
Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ unu semajnon.

Tom:
Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo.

Bob:
Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.

Tom:
Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.

Ĉapitro 8
Novaj vortoj

atendi — esperar

aŭ — o (conjunción)

aŭto — auto, carro

aŭtomato — automatización

baldaŭ — pronto

buso — autobús

ĉambro — habitación

ĉar — porque

ĉiaokaze — de todas maneras

destino — destino

eĉ — incluso

ekster — afuera, al exterior

ekstere — exteriormente

eksteren — ir al exterior, salir

el — (partícula que indica sentido de salida, hacia afuera)

helpi — ayudar

korpo — cuerpo

kruro — pierna

longa — larga/o

mem — mismo

memserva restoracio — restorante buffet

nokto — noche

paŝi — pasar

paŝo — paso

per — por (medio, por medio)

ruĝa — roja/o

sekvi — segiur

senti — sentir

servi — servir

si — se (pronombre reflexivo)

suspekti — sospechar

tien — ir ahí, hacia allá

tomato — tomate

tra — a través, a lo largo de

urbo — ciudad, población

vespero — tarde, noche

La rakonto

En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj.

Ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda.

Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas.

Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Ĉu io grava?

Linda observas la junulon kaj pensas:

"Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros?

"Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin?

"Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne.

"Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?

"Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?

"Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?

"Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoron al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?

"Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo?

"Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paliĝos, aŭ mia vizaĝo iĝos ruĝa kiel tomato. Jes, mi konas min. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam nun mi maltrankviliĝas.

"Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo."

Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru.

Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari.

Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras.

Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino?

Ĉapitro 9
Novaj vortoj

administra — administrativa/o

administri — administrar

ajn — cualquiera

amiko — amigo

bani — bañar

bani sin — bañarse

blua — azul

dika — gorda/o

epoko — epoca

generacio — generación

grasa — grueso/a, gorda/o

haro — cabello

homo — hombre

io ajn — cualquiera que sea (cosa)

iu ajn — cualquiera que sea (individuo)

kelkaj — unos, unas, algunos, algunas

kial — por qué

kie — donde

kie ajn — donde sea

kiu ajn — quien sea

kiun ajn — a quien sea

klaso — clase

kompati — compadecer a

kompatinda — deplorable

kredi — creer

lasi — dejar

loko — lugar

meze de — en medio de

mezo — medio

minuto — minuto

muro — muro

neniu — nadie

oficejo — oficina

ofico — oficio

okulo — ojo

okupi — ocupar

okupi sin pri — se ocupa sobre

okupiĝi pri — ocuparse en

provi — probar

ronda — redonda/o

rondo — rueda

sana — sana/o

sen — sin

sveni — desmayarse

tradicio — tradición

trovi — encontrar

tuŝi — tocar

urĝa — urgente

vortaro — diccionario

vorto — palabra

zorgi — ocuparse sobre

zorgo — ocupación

La rakonto

"Ŝi kuŝas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urĝas." diras Tom.

Li rigardas la flegistinon: ŝi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, ruĝaj haroj, kaj tre ronda vizaĝo. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed ŝajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto "urĝa" ŝajnas ne ekzisti en ŝia vortaro.

"Kuŝas, ĉu? Meze de la koridoro, ĉu vere?" ŝi diras.

Videble, la flegistino apenaŭ povas kredi.

"Kial, diable, ŝi kuŝus meze de la koridoro?" ŝi demandas.

"Mi petas, venu urĝe. Mi ne scias, kial ŝi kuŝas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis ŝin tie. Eble ŝi estis malsana. Mi ne scias. Ŝi svenis, ŝi perdis la konscion. Nun certe oni devas urĝe okupiĝi pri ŝi."

"Stranga afero!"

"Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupiĝi pri malsanaj homoj estas via fako, ĉu ne? Venu tuj. Urĝas!"

"Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, ŝi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie."

"Ĉu vere? Kie do oni svenas en ĉi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaŭ unu semajnon mi estas ĉi tie."

"Juna viro, en ĉi tiu universitato, oni svenas en la klasĉambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm—ĉambroj, oni svenas en la banĉambroj, eble eĉ oni povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam aŭdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke."

"Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kuŝas en koridoro, kaj neniu zorgas pri ŝi!"

"Nu, nu, ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin."

Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda.

Sed jen subite Tom haltas.

"Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino.

"Ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed..."

"Sed estas iu alia, kaj li estas senkonscia, ŝajnas al mi. Ĉu vi konas lin?"

"Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?"

La flegistino iras al Bob, kiu falsidas ĉe la koridora muro. Ŝi tuŝas lian kapon.

"Batita! Oni batis la kapon al li!"

"Diable! Bob, Bob! Respondu! Ĉu vi aŭdas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis?

Sed Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila.

Ĉapitro 10
Novaj vortoj

aventuro — aventura

danĝero — peligro

danki — dar las gracias

ege — mucho (aumentativo)

facila — fácil

fidi — tener fe

fuŝi — errar, equivocarse

reciproke — recíprocamente

silenti — hacer silencio

silento — silencio

sinjoro — señor

ŝati — conformarse

unua — primero, primera

La rakonto

Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? Ĉu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiun aventuron ekde la unua vorto? Ĉu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon?

Ne. Certe vi ne scias. Ankaŭ mi ne scias. Sed fakto restas fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas ŝin kredi.

Tom estas agema knabo, eĉ iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aŭ ĉu temas pri io alia?

Tom ege ŝatas sian amikon Bob. Li ŝategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikiĝis antaŭ longe en la urbego, kie ili vivis tiutempe — ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo — sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaŭ kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaŭ ege dankis la destinon.

BOOK: Gerda Malaperis
5.29Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

The Adversary by Michael Walters
The Sweetest Revenge by Redwood, Amy
Lo! by Charles Fort
Migratory Animals by Mary Helen Specht