Authors: Claude Piron
"Feliĉe, ke vi vidis lin sufiĉe frue!"
"Kiel mi diris: mi estis bonŝanca, mi vidis lin ĝustatempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. Ĉu vi konas tiun grandan magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj ĉiaspecajn ĉokoladojn kaj aliajn dolĉaĵojn? Sur la maldekstra flanko de la strato, kiu iras al la Ĉefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude. Nu, ne gravas, ĉu vi konas aŭ ne. Li eniris tiun panejon, aŭ tiun dolĉaĵvendejon, aŭ tiun... nu... tiun pan— kaj dolĉaĵvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena. Ŝajnis, ke li aĉetis la tutan magazenon. Mi devas diri, ke ili vendas tre bonajn aĵojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom ŝatas ĉokoladon kaj dolĉaĵojn, ofte irus tien kaj aĉetus multon, se mi ne timus dikiĝi. Nu...e... kion mi rakontis?"
"Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojiĝis de la ĉefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj ĉokolado. Fakte, ĉu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas ĉi—matene? Teon, mi vidas. Ĉu vi ŝatus, ke mi replenigu vian tason?"
"Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon, Tom, kara. Nu, do..."
aĉa — fea/o
atmosfero — atmosfera
biero — cerveza
bonkora — de corazón, con cariño
bruna — marrón
finfine — finalmente
flugi — volar
"Kie mi estis en mia raporto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el tiu vendejo kun papera sako plena je dolĉaĵoj."
"Eble estis ĉefe pano."
"Prave, eble pano. Ĉiaokaze, jen mi ekvidis lian aŭton, kiu staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos aŭte, kaj mi ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la aŭto, ĝin metis en ĝin, reŝlosis la aŭtopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon noti la numeron de lia aŭta numerplato. Mi do eksekvis lin plu. Li paŝis sur la dekstra flanko de la strato, kaj mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko."
"Ĉu li rimarkis, ke vi lin sekvas?"
"Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis: ĉu ankaŭ mi eniru? Aŭ ĉu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min? Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos min, estis reala, kaj min ĝenis. Dum mi staris tie hezitante, eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj, kiuj militservis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la ok aŭ naŭ soldatojn kaj trovis sidlokon ne tre videblan de la loko, kie mia blondulo ĵus eksidis."
"Li do estas via blondulo, ĉu?"
"Ne parolu malsaĝe. Vi perfekte scias, kion mi volas diri. Estis turka aŭ pseŭdoturka restoracio, kun stranga muziko kaj strangaj vestaĵoj. La kelneroj estis vestitaj per t.n. (=tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi manĝis bonegan supon, sed poste ion, pri kio mi ankoraŭ nun min demandas, ĉu estis pecoj el hundo aŭ kato. Certe ne estis kokidaĵo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Ankaŭ la salato estis tre bona, sed la kuko estis treege dolĉa, tro dolĉa por mi, kaj same la turka kafo; ĝi estis nekredeble plena je sukero, kaj mi manĝis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo."
"Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri manĝo kaj trinko okupas en via spionraporto. Mi atendis aventurojn, sed venas ĉefe menuoj."
"Ne ridu pri mi, aŭ mi ne daŭrigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj, ĉar la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriaĉis, la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito komenciĝis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso eĉ flugis ĝis la plafono..."
"Kia ĝojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!"
"Ĉefe, kia bruo! Ŝajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum cent viroj kune kriaĉas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito."
"Tre bela atmosfero, ĉu ne? Mi gratulas vin. Estis kuraĝe resti tie."
"Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuraĝa, ĉu vi neniam rimarkis?"
"Mi ne konas vin sufiĉe, sed via kuraĝo ne mirigas min. Bela, kuraĝa, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?"
"Mi rimarkis tre bedaŭrindan aferon, nome, ke la blondulo ne plu troviĝas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom interesiĝis pri la intersoldata milito. Mi vere bedaŭras mian mankon de observemo. Sed kion fari? Bedaŭri ne helpas, Mi fuŝis mian taskon. Mi provos ne fuŝi ĝin alifoje."
"Nu, prave, estas tre bedaŭrinda afero. Eĉ se nur ĉar ĝi montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaŭ ĝojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesiĝis pri via blondulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas via blondulo, eble vi tamen preferas vian karan brunharan amikon Tom."
"Eble, eble. Sed ĉu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antaŭe decidis plej multe informiĝi pri li?"
"Nu, verŝajne ĉar..."
"Ĉar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!"
aperi — aperecer
deksepa — numero 17
dua — segundo
edzino — esposa
edzo — marido
fratino — hermana
frato — hermano
gardi — guardar
historio — historia
honesta — honesto
ia — algún
jarcento — siglo
jaro — año
kapti — captar
konduki — conducir
kontroli — controlar
krimo — crimen
kvara — cuarto (de cuatro)
lasta — última
marko — marco, marca
mono — dinero
motivo — motivo
plaĉi — gustar
preskaŭ — casi
pro — por, debido a
problemo — problema
riĉa — rico
rolo — papel (en teatro, etc)
sep — siete
serĉi — buscar
solvi — resolver
suko — jugo
ŝtele — furtivamente
ŝteli — robar
tipo — tipo
tria — tercero
uzi — usar
"Sed kial, kial, kial?" diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne ĉar ŝi enmiksis sin en iun kriman agadon ili ŝin kaptis. Pro kio do? Por kio?"
"Ŝi instruas, vi diris al mi. Kion do ŝi instruas? Kio estas ŝia fako?"
"Ŝi instruas historion, sed ŝi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj."
"Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Kiel la afero komenciĝis?"
"Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj — Tom kaj Linda — rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia kaŝa, ŝtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus. Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: ŝi kuŝas senkonscia. Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed ĉi—foje Bob estas senkonscia, batita al—kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen ŝi notas la numeron, markon kaj tipon de la aŭto..."
"Ĉu la aŭto estis lia? Ĉu ne estis ŝtelita veturilo?"
"Ne. Verŝajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam ŝi petis, ke li veturigu ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis, ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin."
"Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne?"
"Jes, ni kontrolis. Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis."
"Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazaĵoj?"
"La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankoraŭ ne pridemandis."
"Kial?"
"Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola ŝanco retrovi Gerdan. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis. La aliaj — tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita — certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentiĝos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos.
antaŭ longe — hace mucho
aparato — aparato
baki — cocinar al horno
bezoni — necesitar