Read Gerda Malaperis Online

Authors: Claude Piron

Gerda Malaperis (3 page)

BOOK: Gerda Malaperis
2.56Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Linda:
Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?

Bob:
Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵoscienco.

Linda:
Kio? Kiel vi diris? Krip—ta—ĵo—sci—en—co, ĉu? Kio estas tio?

Bob:
Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco? Oni diras ankaŭ "kriptografio".

Linda:
Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom?

Tom:
Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo?

Bob:
Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.

Tom:
Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj?

Bob:
Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.

Linda:
Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas?

Bob:
Jes. Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi.

Linda:
Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla?

Tom:
Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela.

Bob:
Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas?

Tom:
Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino.

Bob:
Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo?

Tom:
Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.

Bob:
Diable! Vi verŝajne amas ŝin.

Ĉapitro 5
Novaj vortoj

absurda — absurda/o

ankoraŭ — todavía

ankoraŭ ne — todavía no

atenti — esperar, aguardar

atento — atención

cetere — demás, extras

ĉi — partícula que implica próximidad

ĉi tie, tie ĉi — aquí

ĉi tio, tio ĉi — esto

ĉi tiu, tiu ĉi — este

da — de (cuantitativo, cantidad)

dramo — drama

drogo — droga

eta — pequeña/o

evidenta — evidente

for — fuera

havi — tener

imagi — imaginar

imago — imagen

iu — alguien

kaŝe — ocultamente

kaŝi — ocultar

normala — normal

ofta — frecuente

ofte — frecuentemente

paro — par

peco — pedazo

plena — llena/o, plena/o

plene — plenamente

poŝo — bolsillo

promeni — pasear

pulvoro — polvo

sekundo — segundo

subita — repentina/o

subite — repentinamente

substanco — substancia

sukcesi — conseguir

sukero — azúcar

super — arriba (sin contacto)

ŝajni — parecer

tiam — entonces, en ese momento

tie — ahí, allá

tiel — ese

La rakonto

Bob:
Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.

Linda:
Okazis io vere stranga.

Tom:
Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.

Bob:
Kio?

Linda:
Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.

Tom:
Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.

Linda:
Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.

Tom:
Tiam li montris ion al ŝi. Evidente, li deziris forturni ŝian atenton.

Linda:
Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.

Bob:
Ĉu ĝi estis plena antaŭe?

Tom:
Ne plena. Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi.

Linda:
Certe estas iu mistera substanco.

Tom:
Iu drogo.

Bob:
Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?

Linda:
Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.

Tom:
Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.

Bob:
Eble li havis sukerpecon en la poŝo kaj...

Tom:
Ĉu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via poŝo?

Bob:
Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen...

Linda:
Rigardu! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.

Bob:
Ŝi ŝajnas tute normala. Verŝajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazaĵo.

Ĉapitro 6
Novaj vortoj

ambaŭ — ambos

aŭdi — oír

bruo — ruido

decidi — decidir

decido — decisión

devas — debe, debes (presente)

devi — deber

devo — deber , obligación

diskuti — discutir

diskuto — discución

fali — caer

falo — caída

kafo — café

koridoro — corredor

meti — meter

observi — observar

pensi — pensar

perdi — perder

resti — permanecer

riski — arriesgar

sama — misma/o

tempo — tiempo

timi — temer

trankvila — tranquila/o

La rakonto

Tom:
Ĉu vi aŭdis? Kio estis tio?

Bob:
Jes, mi aŭdis. Mi aŭdis ion.

Linda:
Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ iu falus en la koridoro.

Bob:
Kvazaŭ ŝi falus.

Tom:
Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaŭ mi pensis tion. Ankaŭ mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro.

Linda:
Ĉu ni iru vidi?

Tom:
Kompreneble. Ni iru tuj.

Bob:
Mi iru kun Tom, sed vi restu ĉi tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en ŝian kafon.

Linda:
Ĉu vi ambaŭ foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.

Bob:
Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.

Ĉapitro 7
Novaj vortoj

almenaŭ — Almenos

apenaŭ — apenas

aŭtoritato — autoridad

bati — pegar, golpear

doktoro — dóctor

dormi — dormir

fari — hacer

flegi — cuidar

flegistino — enfermera

flegisto — enfermero

ĝis — hasta

ĝusta — justa/o

informi — informar

informo — información

kapo — cabeza

komforta — confortable

konscia — consciente

konscii — tener conciencia de, ser consciente

konscio — conciencia

koro — corazón

kuraci — curar

kuracisto — dóctor

kuŝi — yacer, estar acostado

memori — recordar

ol — que (comparativo) t.e.:
más.... que .....

opinii — opinar

opinio — opinión

piedo — pies

pozicio — posición

semajno — semana

sendi — enviar

unu — uno

unua — primera/o

unue — primeramente, en primer lugar

vivi — vivir

voki — llamar

La rakonto

(En la koridoro)

Tom:
Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis la konscion kaj falis.

Bob:
Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?

Tom:
Jes. Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas.

Bob:
Kion ni faru?

Tom:
Kion vi opinias?

Bob:
Ŝajnas, ke ŝi dormas.

BOOK: Gerda Malaperis
2.56Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

Acorralado by Kevin Hearne
Bride of the Solway by Joanna Maitland
Plague by Ann Turnbull
The Saints of the Cross by Michelle Figley
The Last Friend by Tahar Ben Jelloun
The Night Manager by John le Carre
The Faery Princess by Marteeka Karland
Mountain Sanctuary by Lenora Worth