Authors: Claude Piron
"Mia filino...?" ŝi demandas, kaj ŝi apenaŭ povas eligi la du vortojn, tiom ŝi timas la respondon.
"Savita: ŝi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fuŝe. La etulino estis ĉe la onklino de tiu f—ino (=fraŭlino) Marta, la universitata flegistino. Ni facile trovis ŝin. Ŝi tre ĝojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble."
"Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro ŝanĝas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis ĉi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min enŝlosita en ĉi tiu domaĉo?"
"Du knaboj rakontis pri voĉo en ĉi tiu malnova, forlasita domo. Dank' al ili... Sed nun rakontu vi. Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?"
"Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaŭ sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesaĝo de mia filino. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesaĝo sur—kaseda...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, ĉu iu el vi bonvolus iri aĉeti manĝaĵon por mi? Io ajn estos bonvena."
Linda foriras por aĉeti manĝaĵojn.
"Vi rakontos al mi, ĉion, senmanke," ŝi diras al la du knaboj elirante.
Gerda raportas pri la dokumento; ŝi tenas ĝin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn necesajn klarigojn.
La policano kapjesas komprene. Gerda klarigas al li ankoraŭ pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon.
"Bob, ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito, se iu envenus?"
"Kial?"
"Mi havas planon. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke ŝi diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam ŝi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos paŝojn proksimiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone atentos ĉion, kio okazas. Gerda diris, ke ĉiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese."
Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo.
adiaŭ — adiós
alpreni — tomar, coger
botelo — botella
Budho — Buda
detalo — detalle
elito — élite
enamiĝi — enamorarse
filozofio — filosofía
foto — foto
harmonio — armonía
indiki — indicar
islamo — islam
jen... jen... — ya...ya; ora...ora
judo — hebreo
katoliko — católico
kolbaso — salchicha
kopio — copia
lakto — leche
lando — país
libro — libro
membro — miembro
morala — moral
naski — dar a luz, parir
naskiĝi — nacer
ortodoksa — ortodoxo
persekuti — perseguir
popolo — pueblo
protestanto — protestante
religio — religión
sindonema — entregado
societo — sociedad
ŝtato — estado
trezoro — tesoro
valori — valorar
valoro — valor
Gerda sentas sin pli bone. Ŝi ĵus finis manĝi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. Ŝi parolas kun Bob, tre mallaŭte. Ili ja devas atenti, ĉu iu proksimiĝas aŭ ne. Feliĉe, eĉ sen speciale aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas. Bob plaĉas al ŝi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo.
Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj. Kiam ŝi parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan esprimon. Ĉu li enamiĝus al ŝi?
Kaj jen aŭdiĝas paŝoj. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!"
Envenas la gardanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri manĝo, tiom suferigis Gerdan. Sed ĉi—foje ŝi povos kontentigi lin. Kia plezuro!
"Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika aĉulo malfermas la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian aĉan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi petas."
"Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto. Gerda manĝas silente; ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom manĝis. Bob, aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari?
"Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras.
Kaj Gerda klarigas. Ŝi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. La Lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis en la dekkvina jarcento kaj daŭris, jen forta, jen malforta, laŭ la epokoj, ĝis la mezo de la dekoka jarcento. Ĝi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aŭ supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkompreniĝu. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis. La ŝtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Tial, laŭ diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu ĉi papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kaŝis la trezoron.
Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas ĉiun detalon sur etan notlibron. Kiam ŝi finis, li diras:
"Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie ĉi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaŭ, belulino, adiaŭ."
Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la paŝoj forsvenis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras:
"Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko?"
aresti — arrestar, detener
aviadi — volar
aviadilo — avión
bando — banda
bileto — billete
danci — bailar
difini — definir
familio — familia
firma — fijo
flughaveno — aeropuerto
gardostari — vigilar
haveno — puerto
hodiaŭ — hoy
insulo — isla
kaverno — cueva
konstante — constante
kosti — costar
lui — alquilar, arrendar
maro — mar
morgaŭ — mañana
multekosta — caro
pagi — saldar, pagar
parto — parte, pieza, parte
prepari — preparar
regiono — región, comarca
rimedo — medio
signalo — señal
supre — arriba
supren — hacia arriba
ŝipo — embarcación, barco
temperaturo — temperatura
tendo — tienda de campaña
tero — tierra
vetero — tiempo
vojaĝi — viajar
Baldaŭ venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li volis ĉeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda.
Estis sufiĉe multekosta vojaĝo, sed la familio de Gerda — riĉa familio — pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian dankemon.
Ĉar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la ŝtelistoj, kie troviĝas la trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaŭ, kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke, kaj volas kune ĉeesti por certiĝi, ke neniu kaŝos por si parton de la trovaĵo.
La loko indikita troviĝis ĉe la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu paŝis jam de jaroj.
"Feliĉe, ke ili ne kaŝis tiun trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per ŝipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, ĉu ne?" Tiel parolis Linda.
"Vi pravas," diris Tom. "Mi tute ne ŝatus vojaĝi ŝipe. La maro ĉiam igas min malsana. Mi ŝatas rigardi la maron, resti ĉe la maro, libertempi apud la maro, sed ne vojaĝi per ŝipo sur ĝi: ŝipoj konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne plaĉas al mi. Feliĉe, ke hodiaŭ oni povas iri preskaŭ ien ajn aviadile. Aviadiloj preskaŭ tute ne dancas. Sed eĉ aviadiloj nur duone plaĉas al mi. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej plaĉe estas promeni piede sur bona tera vojo. Mi..."
Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondiĉoj, en kiuj ili troviĝis:
"Kiam alvenos la trezor—serĉantoj, laŭ via opinio?" ŝi demandis la policanon.
"Morgaŭ, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaŭ, ĉar ne plu estis aviadilo post la nia, kaj aŭte ili bezonus la tutan nokton. Verŝajne Bob flugos en la sama aviadilo."
La temperaturo estis plaĉa, kaj bela la vetero. Ili starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke ĝi ne estu videbla por alvenantoj. La sola maniero, laŭ kiu la trezorserĉantoj povus alveni antaŭ la morgaŭa tago, estus, ke ili flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel multe, ke plej verŝajne ili ne uzos tiun rimedon.
La sekvantan matenon, niaj amikoj vekiĝis frue. Tuj la policano kaj la gestudentoj aranĝis, ke ĉiu el ili, unu post la alia, gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon — aŭ pli ĝuste vojaĉon — laŭ kiu oni povas proksimiĝi al la kaverno, kaj ke ĉiu havos en la kaverno sian difinitan kaŝejon.
Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj.
"Aŭto alvenas!" ŝi kriis.
En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni aŭte per tiu tera vojaĉo, se ne la trezorserĉantoj? La tri atendantoj sin kaŝis, ĉiu en sia difinita loko, malantaŭ rokoj, da kiuj oportune troviĝis multe en la kaverno.
angla — inglés
desegni — dibujar
desegno — diseño, dibujo
ilo — instrumento, herramienta, medio
kavo — bache
kies — cuyo
kofro — baúl, maleta
kontraŭ — contra
korko — corcho
literaturo — literatura
protekti — proteger, guardar, defender, protectar
signo — seña
telefono — teléfono
tiri — tirar, halar