Read Gerda Malaperis Online

Authors: Claude Piron

Gerda Malaperis (6 page)

BOOK: Gerda Malaperis
4.23Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

La vojo ŝajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon. Linda estas parolema; krome, ŝi deziras ricevi informojn pri sia stranga kunulo; ŝi do tute ne ŝatas tiun longan silentadon. Kial ne provi denove? Ŝi decidas, ke ŝi rekomencos paroli. Se li ne ŝatos, nu, li esprimos sian malŝaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la vojo plu ŝajnos longega.

"Vi diris...," ŝi komencas, ne sciante, kiel ŝi finos, sed feliĉe ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu."

"Vi estas scivolema, ĉu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli amikiĝema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi."

"Ĉu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias, kiel komenci, sed..."

"Ne. Kiom koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, ĉar ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli. Oni devas esti diskreta, ĉu ne? Ĉu vi ŝatus, ke viaj amikoj rakontu ĉion pri vi al nekonato?"

"Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, ĉar mi trovis la silenton peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti."

"Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi verŝajne ne estis tre ĝentila, lasante tiun silenton daŭri kaj daŭri pli kaj pli peze por vi. Mi eĉ ne rimarkis, ke silento estiĝas kaj daŭras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj zorgoj, kaj ankaŭ de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni ŝoforas, ĉu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo."

"Ĉe mi okazis la malo. Mi daŭre pensis pri vi. Mi rimarkis, ke vi ne aspektas tre ĝoje. Vi ŝajnis malfeliĉa. Mi min demandis, ĉu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malĝojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi ĉiam deziras feliĉigi la homojn."

"Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedaŭras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin?"

"Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la aŭton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi."

"Ĉiam scivola, ĉu ne? Vi ŝatus scii, kien mi iras," li diras ridante, dum Linda sentas sin ruĝiĝi, ĉar similan rimarkon ŝi tute ne atendis. Dum momento, ŝi ne scias, kiel respondi. Ŝi sentas sin stulta.

"Tute ne," ŝi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, ĉar tio ŝajnis plej facila. Sed se ĝenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro. Ekzemple ĉe la Internacia Hotelo, aŭ ĉe la Granda Teatro. Ĉiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie ĉi estas perfekte. Koran dankon, kaj ĝis revido, kara sinjoro."

"Ĝis revido, kara spionino!"

La aŭto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de ĝi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? Ĉu li suspektus? Nia kompatinda Linda ne scias, kion pensi.

Ĉapitro 14
Novaj vortoj

aero — aire

brako — brazo

domo — casa

du — dos

esperi — esperar

fantomo — fantasma

fenestro — ventana

fenestrokovrilo — protector de ventana

horo — hora

humuro — humor

iam — alguna vez

infano — niño

kampo — campo

kanti — cantar

kovri — cubrir

krii — gritar

kuraĝa — valerosa/o

kuraĝo — valentia

kuri — correr

laca — cansada/o

laŭta — fuerte (voz, sonido)

libera — libre

lito — cama

ludi — jugar, tocar un instrumento

lumo — luz

malantaŭ — atrás

marŝi — marchar

monto — montaña

movi — mover

muskolo — músculo

nek... nek... — ni... ni....

nenie — en ningún lugar

patrino — madre

patro — padre

plendi — quejarse

plori — llorar

pura — pura/o

roko — roca

sinsekve — secuencia, orden

situacio — situación

soni — sonar

suno — sol

ŝlosi — cerrar con llave

ŝlosilo — llave

ŝtono — piedra

varma — caliente

veki — despertar

voĉo — voz

La rakonto

"Kie diable mi troviĝas?" diris al si Gerda, kiam ŝi vekiĝis. Ŝi kuŝis sur lito — sur malkomforta, tro mallarĝa lito — en ĉambro nekonata, en domo nekonata.

Mankis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris; ŝi estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn rokojn kaj ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus marŝinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ŝi estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj muskoloj de ŝia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga.

Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron; ŝi sentis sin malĝoja; ŝiaj okuloj malsekiĝis; ŝi ploris.

Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed ŝi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu.

Ŝi iris al la pordo; ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie videblis.

La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Enŝlosita mi estas," ŝi pensis. "Oni enŝlosis min!"

Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura: ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis rajto evidenta. Kaj nun oni malliberigis ŝin malantaŭ ŝlosita pordo. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo.

Kaj jen subite ŝi reagis: ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis kun plej granda forto; ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis. Ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis.

Vekis ŝin infana voĉo; ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo, tute certe; ĝi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi ĉi tie. Se ili scius..." Alia voĉeto respondis: "Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie."

Gerda diris: "Infanoj, ĉu vi aŭdas min?" Ŝia koro batis espere.

"Iu parolis," sonis unu el la infanvoĉoj, sed aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "Ĉu vi aŭdis?"

"Estis kvazaŭ voĉo de virino," diris la alia.

"Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min, "Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuraĝiga.

"Venu!" kriis unu. "Estas fantomo!"

"Vi pravas," la dua respondis, "oni ĉiam rakontis pri fantomo en ĉi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. Ni rapide forkuru!"

"Mi timas," ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola...

Ĉapitro 15
Novaj vortoj

cent — cien

ĉefa — principal

ĉokolado — chocolate

dek — diez

dek kvar — catorce

dekstra — derecha/o

dolĉa — dulce

flanko — lado

frue — temprano

hieraŭ — ayer

kvar — cuatro

kvardek — cuarenta

kvardek kvar — cuarenta y cuatro

magazeno — almacén

maldekstra — izquierda/o

mateno — mañana (antes del mediodía)

meblo — mueble

nazo — nariz

pano — pan

papero — papel

plani — planear

plano — plano, propósito

plenplena — llenísima/o

poŝto — correo

raporti — reportar

sako — saco

speco — especie, clase

sporto — deporte

strato — calle

ŝanco — chance, oportunidad

tasko — tarea, asunto pendiente

teo — té

vendi — vender

La rakonto

"Bonan matenon, ho plej bela, ĉu vi bone dormis?"

"Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, ĉu vi dormis kontentige?"

"Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufiĉe dormis."

"Ĉu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte pri ĉio, kio okazis hieraŭ."

"Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris kun Bob por okupiĝi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? Ĉu vi faros al mi precizan raporton?"

"Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste, ĉu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fuŝa okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn."

"Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo?"

"Atendu. Mi rakontos ĉion. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo. Mi estis nekredeble bonŝanca. Imagu! Se mi estus troviĝinta naz—al—naze kun li ĝuste kiam li eliris el la poŝt—oficejo...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi."

BOOK: Gerda Malaperis
4.23Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

Defying the Odds by Kele Moon
The Blue Diamond by Joan Smith
Eyes of the Alchemist by Janet Woods
Gimbels Has It! by Lisicky, Michael J.
In Bed With the Opposition by Stephanie Draven
A Town of Empty Rooms by Karen E. Bender