Read ¿Sabe usted esperanto? Online
Authors: Jorge Hess
Una taza de té | Taso da teo |
Una taza de porcelana | Taso el porcelano |
Una taza de María | Taso de Maria |
Una mesa hecha de pino | Tablo farita el pino |
Una mesa hecha por Juan | Tablo farita de Johano |
El primero de todos | La unua el ĉiuj |
¿de qué se trata? | Pri kio temas? |
Se trata de lo siguiente | Temas pri la jeno |
Cubrir de flores | Kovri per floroj |
Estatua de bronce | Bronza statuo |
A partir de mañana | Ekde morgaŭ |
La ciudad de Rosario | Urbo Rosario |
Máquina de vapor | Vapormaŝino |
Enfermedad del corazón | Kormalsano |
Pasar de largo | Preterpasi |
Dejar de lado | Flankenlasi |
De parte mía | Je mia flanko, miaflanke |
Acaba de partir | Li ĵus foriris |
TENER
se traduce
teni
, pero sólo en el sentido de asir.
Mi tenas libron en la mano
- Yo tengo (asgo) un libro en la mano.
Mi havas multajn librojn
- Yo tengo (poseo) muchos libros.
Y en castellano "tenemos" que ir, que hacer (debemos ir, hacer, etc.)
Mi devas iri, fari ktp.
Tengo algo que hacer | Mi havas ion por fari |
No tengo nada | Mi havas nenion |
Tengo hambre | Mi estas malsata, mi malsatas |
HACER
. Este verbo en castellano se usa para "hacer" de todo:
Hace calor | Estas varme |
Hace largo rato | Antaŭ longa tempo |
Hace mucho | Antaŭ longe |
Hacerse el dormido | Ŝajnigi esti dormanta |
Hacerse de dinero | Gajni, akiri monon |
Se hace de día | Tagiĝas |
Se hace tarde | Malfruiĝas |
Se hizo pedazos | Disrompiĝis |
Esto hace bien | Tio bone efikas |
POR - PRO.
Estas dos preposiciones no deben confundirse.
Por
indica finalidad:
oni ne devas vivi por manĝi, sed manĝi por vivi.
- No se debe vivir para comer, sino comer para vivir.
Pro
indica causa, motivo de una acción:
Pro tiu vundo li mortis
- por (a causa de) esa herida murió. Compare:
Li venis por tio
- el vino para eso.
Pri tio li venis
- por eso vino.
FORNO
. Cuando queramos precisar a qué clase de horno u hornillo nos referimos, diremos:
bakforno
(de hornear),
kuirforno
(de cocina),
hejtforno
o
hejtilo
(estufa),
altforno
(alto horno), etc.
ALGUNAS EXPRESIONES
Lo más pronto posible (tiempo) | Kiel eble plej baldaŭ |
Lo más pronto posible (velocidad) | Kiel eble plej rapide |
Ni yo, ni él | Nek mi, nek li |
Hasta la vista | Ĝis revido! |
¡Qué le vaya bien! (de salud) | Fartu bone |
El cree en Dios | Li kredas je (al, pri) Dio |
Gracias a Dios | Dank´ al Dio (Danke al Dio) |
De tanto en tanto | De tempo al tempo |
Poco a poco | Iom post iom |
Por otra parte, por otro lado | Aliflanke |
Hay que (se debe) comer para vivir | Oni devas manĝi por vivi |
Cada vez más | Pli kaj pli |
Parece increíble | Ŝajnas nekredebla |
Más vale (mejor) | (estas) Pli bone |
Es preferible | (estas) Prefere |
Muchas gracias, le agradezco mucho | Mi tre dankas |
No hay de qué | Ne dankinde |
Más vale algo que nada | Pli bone io ol nenio |
Es preferible una vez que nunca | Prefere iam ol neniam |
ABREVIATURAS MÁS USUALES
bv., bonvolu | tenga a bien, por favor |
d-ro, doktoro | doctor |
E-o, Esp-o, Esperanto | Esperanto |
Ekz., ekzemple | por ejemplo |
f-ino, fraŭlino | señorita |
k.c., kaj cetere | y además |
k-do, kamarado | camarada (masculino) |
k-dino, kamaradino | camarada (femenino) |
k.s., kaj similaj | y semejantes |
k.t.p., kaj tiel plu | etcétera |
N.B., notu bone | nota bene, ten cuidado |
n.ro, numero | número |
p.d., post dato | postdata |
prof., profesoro | profesor |
s-no, samideano | "samideano" |
s-ro, sinjoro | señor |
s-ino, sinjorino | señora |
t.e., tio estas | es decir, esto es |
U.E.A., Universala Espeanto-Asocio | Asociacion Universal de Esperanto |
Estas abreviaturas suelen escribirse también sin puntos o guión, por ejemplo:
k-t-p
. o
ktp
(se lee: ko-to-po).
Pri la historio de esperanto
En la jaro 1887 aperis en Varsovio la "Unua libro de lingvo internacia de D-ro Esperanto" (Pseŭdonimo de la aŭtoro: Dro Ludoviko Zamenhof). Naskiĝinte en 1859 en Bielostok, kie loĝas kaj intermalpacas kvar malsamlingvaj popoloj, Zamenhof jam de sia juneco komencis studi kaj labori pri internacia lingvo. Kvankam li fariĝis profesie okulisto, lia ĉefa celo en la vivo estis, ĉiam helpi al interkompreno de ĉiuj nacioj per helpa komuna lingvo neŭtrala.
Antaŭ la publika apero de Esperanto, Zamenhof dum multaj jaroj kutimiĝis pensi kaj verki rekte en la nova lingvo. Tial ĝi jam havis komencon de originala literaturo, kiam ĝi aperis. Post 1887 la lingvon lernis kaj uzis ĉiam pli granda nombro de ĉiulandaj adeptoj, kiuj per sia proza aŭ poezia verkado iom post iom pliriĉigis la lingvon kaj kreis tradicion en nia stilo.
De 1905 okazas ĉiujare tutmondaj kongresoj de esperantistoj, kaj en tiuj grandaj internaciaj kunvenoj mintriĝis pli kaj pli rimarkinda unueco en la prononcado de la lingvo, kaj ankaŭ kreiĝis tradicio en la parola stilo. Pro tio kaj ankaŭ pro la fakto, ke la plej granda parto de la Esperanta vortaro estis alportata de la vivo iom post iom kaj aldonata al la unua tre malvasta vortareto uzita de Dro zamenhof en la komenco, oni ĝenerale konstatas, ke Esperanto fariĝas vivanta lingvo.
Ĝian tujan praktikan utilon pruvas la grandaj servoj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu havas delegitojn en la plej multaj urboj de la mondo kaj ebligas facilan intenacian informadon, anoncadon aŭ vojaĝadon per Esperanto. La jarlibroj de UEA entenas liston de tiuj delegitoj kaj utilajn informojn pri la praktika uzo de Esperanto. Dank' al tio, miloj da turistoj aŭ komercistoj nur uzante Esperanton, povis vojaĝadi, junuloj trovis okupon fremlande, junulinoj sendanĝere travojaĝis grandajn urbojn. Internaciaj societoj fondiĝis por tutmondaj idealaj aŭ profesiaj celoj. Kelkaj miloj da libroj estas presitaj en Esperanto, tradukitaj el ĉiuj naciaj literaturoj aŭ originale verkitaj de esperantistaj aŭtoroj. Ekzistas multaj Esperanto-gazetoj, revuoj aŭ ĵurnaloj en plej diversaj lokoj kaj kun plej diversaj celoj.
En la tre viva internacia vivado kreita de Esperanto, gravan rolon havas la interna ideo de Esperantismo, kiun per diversaj verkoj esprimas la originala Esperanto-literaturo kaj interalie la oficiala kongresa himno de la esperantistoj "La Espero", verkita de Dro Zamenhof.
Dro Edmond Privat
(el Kursa Lernolibro)
La espero (La esperanza)
Himno Esperantista
En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko. Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l' espero Kolektiĝas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj; Sed dissaltos la obstinaj baroj, Per la sankta amo disbatitaj. Sur neŭtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos. | Al mundo ha llegado un nuevo sentimiento, Recorre el mundo una fuerte llamada; En alas de un viento ligero Ahora dejenla volar de un lugar a otro. No a la espada sedienta de sangre Esta llama a la familia humana: Al mundo que eternamente lucha Le promete una santa armonía. Bajo el sagrado signo de la esperanza Se reúnen los combatientes de la paz, Y pronto avanza la obra Por el trabajo de los esperanzados. Fuertes se levantan los muros milenarios Entre los pueblos divididos; Pero saltarán en pedazos las obstinadas barreras, Que por el sagrado amor serán derrumbadas. Sobre un fundamento lingüístico neutral, Comprendiéndose los unos a los otros, Los pueblos harán de común acuerdo Una sola gran familia. Nuestros laboriosos camaradas En la tarea de la paz no desfallecerán, Hasta que el bello sueño de la humanidad Para bendición eterna se realice. |
L. L. Zamenhof
APÓSTROFO ( ' ):
En Esperanto el apóstrofo indica la elisión de una letra. Esta elisión sólo se usará en poesía o, muy excepcionalmente, en prosa.
Puede suprimirse la “a” final del artículo después de preposición terminada en vocal, o antes de palabra que comience en vocal:
de l´espero = de la espero.
/p>
También puede suprimirse la “o” final de un sustantivo:
mia kor' = mia koro.
La sílaba tónica del sustantivo (la que se pronuncia con mayor intensidad) no varía con la elisión:
flo-RAN-ta i-di-LI´ = flo-RAN-ta i-di-LI-o.
El apóstrofo también se usa tradicionalmente en la expresión:
dank' al = danke al
(gracias a),
mi ne falis dank' al mia bastono = mi ne falis danke al mia bastono
(no caí gracias a mi bastón).
Korespondado
"Vojaĝoj larĝigas la menson", diras la angloj, kaj tio estas vera. Sed bedaŭrinde ne ĉiuj povas vojaĝi eksterlanden. Malmultaj povas viziti landojn, kiujn ili dezirus koni.
Sed la esperantistoj povas konversacii per leteroj, kun loĝantoj de kiu ajn lando de nia terglobo. Ili povas facile ricevi informojn pri la plej diversaj temoj: popolaj kutimoj, filatelio, arto, folkloro, sociaj problemoj, literaturo, komerco, industrio, scienco, agrikulturo, instruado, politiko aŭ simple babili pri ĉiutagaj aferoj.
Ankaŭ okazas interŝanĝoj: poŝtmarkoj, revuoj, libroj, muzikaĵoj, semoj, fotoj, k.t.p., k.s. iras de samideano al samideano.
"Tre interese" vi eble diros, "sed kiel mi povos havi tiujn adresojn?"
Nu, tio estas facila - por esperantisto. En ĉiuj esperantaj gazetoj aperas anoncoj pri korespondado kaj interŝanĝo. Se vi ne trovus peton pri korespondado konvena al vi, vi mem povas publikigi anonceton kontraŭ modesta pago.
En la komenco vi povas skribi ne leterojn, sed poŝtkartojn, ilustritajn, interesajn poŝtkartojn.
Modela letero
Mi vidis vian anoncon en La Praktiko kaj rapidas respondi vian peton pri korespondado. Mi ankaŭ studas medicinon, kaj tre ŝatus interŝanĝi
fakajn
revuojn kun vi. Ankaŭ interesas min popolaj dancoj. Ĉi tiu poŝtkarto montras la argentinan popolan dancon "Zamba".Mi estas 20-jara kaj loĝas kun mia familio en la urbo.
Atendante vian baldaŭan respondon, sincere salutas vin.
Mia adreso:
Ludoviko Amikeco
Strato Verda Stelo 1
12345 URBO - LANDO
Leterojn oni komencas per diversaj salutoj: Estimata sinjoro, ŝatata fraŭlino (samideano, kolego), kara kamarado.
Por fini leteron oni uzas kutimajn esprimojn: Via. Respekte via. Sincere via. Via amiko. Kun kora saluto. Tre kore via. Mi (kore, sincere, samideane, amike) salutas vin.
Profitu la esperantan korespondadon, sed memoru kelkajn konsilojn: Skribu klare. Ĉefe skribu tre klare vian nomon kaj adreson. Skribu ankaŭ klare kaj zorge la adreson de via korespondanto sur la koverto. Respondu akurate.
Korespondu kaj vi vidos, ke ankaŭ la esperanta korespondado "larĝigas la menson" kaj kreas amikecon.