¿Sabe usted esperanto? (10 page)

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
6.86Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Ĉu vi, fraŭlino, deziras manĝi alian kvaronon?
Ĉu jes?

Mi, la instruisto, ankaŭ manĝos pecon, kaj la lastan kvaronon ni
lasos
por Petro, kiu
ankoraŭ
ne venis al la klaso.

Do, ni povas ankaŭ diri: La deka (horo) kaj kvarono (da horo), la deka kaj duono, la deka kaj tri kvaronoj aŭ kvarono antaŭ la dek-unua.

Karlo estas 20-jara. Roberto estas 40-jara. Do, la aĝo de Karlo estas la duono de la aĝo de Roberto.

La aĝo de Roberto estas la duoblo de la aĝo de Karlo. 40 estas la duoblo de 20.

Kiom estas la duoblo de 6, de 5, de 10?

Vi estas bona knabo, mi donos al vi duoblan
porcion
da kuko. Mi donos al vi parton duoble grandan.

9 estas la trioblo de 3. 100 estas la dekoblo de 10. Kiom estas la dekono de 100?

Unu cendo estas la centono de unu eŭro.

Jen tri utilaj kaj simpatiaj bestoj.

Ĉu via hundo dormas sub via lito?

Jes, kelkfoje ĝi dormas tie.

Ĉu bovo povas dormi sub via lito?

Ne, la bovo estas tro granda; la bovo estas pli granda ol la hundo.

Kaj elefanto estas pli granda ol bovo, ĝi ankaŭ estas pli forta. Sed la bovo kaj la bovino estas pli utilaj por ni ol la elefanto. El la bovino ni tiras la bonan,
nutran
lakton.

El la tri bestoj, kiujn ni vidas sur la bildo, la elefanto estas la plej granda. Sed la
plej
granda el ĉiuj bestoj estas la baleno.

Kanario kantas pli bele ol kokino, sed la ovoj de la kokino estas pli grandaj ol tiuj (la ovoj) de la kanario.

Petro diras: La plej bela knabino de la mondo estas Maria. Ŝi ankaŭ estas la plej bonkora kaj ŝi faras la plej bongustajn tortojn kun ĉerizo en la mezo.

Ĉu vi estas la plej bona lernanto de la klaso?

Kiu estas la plej alta monto en la mondo?

Kiu estas la plej granda rivero en Ameriko?

Kiu laboras pli, vi aŭ via frato?

Ĉu Esperanto estas pli facila ol latino?

Esperanto estas la plej facila lingvo.

Sinjoro, mi faras al vi malfacilan demandon:

Ĉu la viroj estas pli inteligentaj ol la virinoj?

Kion vi
opinias
? Ĉu vi
kuraĝos
diri vian opinion?

Ĉu vi deziras iom da teo kun lakto por trinki kun la torto?

Jes, sed ne donu al mi
tiom
multe! Mi deziras trinki nur
iomete
da teo.

Ĉu vi deziras pli da teo ol da lakto?

Doni al mi duonon kaj duonon: tiom da teo
kiom
da lakto.

Mi parolas Esperanton, ŝatas la pacon kaj la kunlaboron inter la diversaj
popoloj
.

Vi ankaŭ parolas la internacian lingvon kaj deziras la pacon.

Ni havas la
saman ideon
. Ni estas
samideanoj
(= anoj -membroj- de la sama ideo).

La personoj, kiuj parolas la saman lingvon, estas samlingvanoj.

La homoj kiuj loĝas en la sama lando, estas samlandanoj.

En Ameriko loĝas la amerikanoj.

Kie loĝas la afrikanoj? Kiuj loĝas en Eŭropo?

Ĉu vi kaj via patro loĝas en la sama domo?

LAKTO POR URBANOJ

Urbano - Kiom da lakto vi ricevas ĉiutage de via bovino?

Kamparano - Dek litrojn.

Urbano - Kaj kion vi faras per la lakto?

Kamparano - Tri litrojn mi bezonas por mia familio kaj dek du litrojn mi vendas en la urbo.

VOCABULARIO

ANKORAŬ

TODAVÍA, AÚN

NUTRA

NUTRITIVO


O, U

OPINII

OPINAR

BUTERO

MANTECA, MANTEQUILLA

OVO

HUEVO

ĈERIZO

CEREZA

PACO

PAZ

DUM

DURANTE

PECO

PEDAZO

FARUNO

HARINA

POPOLO

PUEBLO

IDEO

IDEA

PORCIO

PORCIÓN

IOM

ALGO, ALGUNA CANTIDAD

RICEVI

RECIBIR

KNABO

MUCHACHO

SAMA

MISMO, IGUAL

KOKO

GALLO

SIMPATIA

SIMPÁTICO

KREMO

CREMA

TIOM

TANTO

KTP (kaj tiel plu)

ETC., ETCÉTERA

TIRI

TIRAR, HACER TRACCIÓN

KURAĜA

VALIENTE

TORTO

TORTA

LANDO

PAÍS

TRO

DEMASIADO, EXCESIVO

LASI

DEJAR

TUTA

TOTAL

MEZO

MEDIO, CENTRO

UTILA

ÚTIL

LA INSTRUISTO PAROLAS

-
ON
. Este sufijo forma los números partitivos:
duono
- un medio,
okono
- un octavo [
Okono
- octavo (fracción),
oka
- octavo (ordinal)].

MEZO - DUONO
no deben confundirse.
Mezo
es el medio, el lugar que señala la mitad:
tagmezo
- medio día (las 12 hs.), mientras que
duontago
es la mitad el día (de 6 a 12 hs.)
Mi laboris dum duontago: de la oka ĝis tagmezo
- Trabajé medio día; de las ocho hasta medio día (las 12 h.).
Mezeŭropo
- Europa central.
Mezepoko
- edad media.

-
OBL
forma los múltiplos:
duobla
- doble,
duoblo
- el doble,
duoble
- doblemente.

PLI OL, MALPLI OL
- (más que, menos que) son los comparativos:
la viroj estas pli fortaj ol la virinoj
- los hombres son más fuertes que las mujeres,
la virinoj estas malpli fortaj ol la viroj
- las mujeres son menos fuertes que los hombres.
Pli malpli
- más o menos.

LA PLEJ, LA MALPLEJ
- (el, la) más, (el, la) menos, son los superlativos relativos.
Pli ol
compara con otra u otras cosas,
la plej
compara con todas:
Petro estas pli bona lernanto ol Karlo
- Pedro es mejor alumno que Carlos.
El ĉiuj lernantoj Roberto estas la plej bona
- de todos los alumnos Roberto es el mejor.

EL SUPERLATIVO ABSOLUTO
se forma con el adverbio
tre
- muy:
Ŝi diris al mi tre afablajn vortojn
- ella me dijo palabras muy amables,
li laboras tre rapide
- él trabaja muy rápido (rápidamente).

EL
- de, de entre (con idea de extracción, de salida):
preni el la poŝo
- sacar del bolsillo,
unu el vi
- uno de vosotros. Se usa también estas preposición para indicar material con que está hecha una cosa:
glaso el vitro
- vaso de vidrio. Usado como prefijo, indica salida, movimiento de dentro hacia afuera:
iri
- ir,
eniri
- entrar,
eliri
- salir,
spiri
- respirar,
enspiri
- inspirar,
elspiri
- espirar.

DO
- pues, luego; por consiguiente:
li ne ricevis la leteron, do li ne venis
- él no recibió la carta, por consiguiente no vino.
Ĉu vi ŝatas la torton? Ĉu jes? Manĝu do!
- ¿Te gusta la torta? ¿Sí? ¡Come pues!

ĈU NE?
- ¿No es así? ¿no?
Morgaŭ vi venos, ĉu ne?
- mañana vendrá usted ¿no es así?


es la conjunción o, u:
Ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?
¿beberá té o café?,
jes aŭ ne?
¿sí o no?

IOM
indica cantidad indefinida, algo. Pero en el lenguaje corriente se usa iom para señalar una pequeña cantidad:
donu al mi iom da supo
- déme un poco (algo) de sopa.
Iom post iom
- poco a poco.
Iomete (iom-et-e)
indica una cantidad indefinida pero muy pequeña, un poquito.

KELKFOJE
=
kelkaj fojoj
- a veces, alguna vez.

BONKORA
es un adjetivo compuesto de las raíces
bon + kor; bonkora amiko
= amigo benigno, con buen corazón.

BONGUS TA
= Sabroso, con buen sabor.

KUNLABORO
es trabajo en equipo, colaboración.

AN
, sufijo que indica el miembro de una colectividad, el adepto, el habitante:
Kristo, kristano
- cristiano,
amerikano, akademiano
- miembro de la academia,
urbano
- habitante de una ciudad,
kamparano
- campesino, habitante de la campaña.

10ª Leciono

En la 8-a leciono ni parolis
pri
diversaj horloĝoj. Kaj ni
forgesis
pri grava membro de la horloĝa familio. Ni forgesis pri la
vekhorloĝo
. Ĝi estas
mekanika
koko. La koko vekas la kokinojn. Kaj la vekhorloĝo vekas la homojn en la
mateno
.

Kio vekas vin matene (= en la mateno), ĉu koko aŭ vekhorloĝo? Ĉu via patrino vekas vin? Ĉu la vekhorloĝo estas simpatia aparato? Ĉu vi ŝatas ĝian
muzikon
?

Kiam
mi aŭdis la belan muzikon de mia mekanika koko mi saltas el la lito, lavas min,
vestas
min (mi surmetas miajn vestojn), matenmanĝas kaj iras rapide al la laboro. Tie mi
salutas
miajn kamaradojn:
Bonan tagon!
La dekdua horo estas la mezo de la tago aŭ tagmezo.
Tiam
mi faras
paŭzon
en mia laboro kaj
tagmanĝas
kun bona apetito. Post la tagmezo (= post-tagmeze) mi
denove
laboras
ĝis
la
vespero
(18-a aŭ 19-a horo). Tiam mi iras al mia
hejmo
por
ripozi
kaj
vespermanĝi
kun mia familio.

Dum
la vespero, mi kelkfoje iras al la teatro,
kinejo
aŭ vizitas la Argentinan Esperanto-Ligon. Kiam mi eniras mi salutas: Bonan vesperon, samideanoj! Kiam mi
foriras
de la
societo
mi diras
bonan nokton
al miaj bonaj amikoj kaj iras dormi.
Je noktomezo
(24-a horo) mi jam kuŝas en mia
mola
lito. Kia granda invento estas la lito! Bonan dormon!

Matene oni matenmanĝas. Tagmeze oni tagmanĝas. Vespere oni vespermanĝas.

Je kioma horo vi matenmanĝas? Mi matenmanĝas je la sepa. Je kioma horo vi tagmanĝas? Je kioma horo vi vespermanĝas? Ĉu vi vespermanĝas kun via familio? Ĉu vi ŝatas matenmanĝi en la lito? Kion vi faras en la mateno? Ĉu vi legas la ĵurnalon? Ĉu vi faras sporton?

Ĉu vi
banas
vin? Ĉu vi kantas en la banĉambro? Ĉu vi loĝas proksime de via laboro? Ĉu vi iras
piede
aŭ vi veturas? Ĉu vi povas sidi en la aŭtobuso?

Kion la homoj faras dum la tago? Kion ili faras dum la nokto? Dum vi dormas, aliaj homoj laboras. Kiam vi dormas? Kiam vi promenas? Ĉu vi ŝatis la supon kiam vi estis infano? Ĉu vi vizitos dancejon kiam vi estos tre maljuna?

—Cu vi
iam
estis en Afriko?

—Ne, sinjoro, mi
neniam
estis tie.

—Ĉu vi jam manĝis
bifstekon
de elefanto?

—Ne, mi neniam manĝis tion.

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
6.86Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

Murder Games by Elisabeth Crabtree
Yes by RJ Lawrence
The Ties that Bind (Kingdom) by Henry, Theresa L.
Sacrament by Clive Barker
Shades of Temptation by Virna DePaul
A Taste of Merlot by Heather Heyford
Heart and Soul by Sarah A. Hoyt
Mob Star by Gene Mustain