¿Sabe usted esperanto? (11 page)

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
9.51Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Mia patro ĉiam (= en ĉiu momento, en ĉiu tempo) estas gaja, neniam li estas malgaja. Li ĉiam diras: "
Menso
sana en korpo sana kaj gaja koro en sana korpo".

Mi
gratulas
vian patron.

Kia estas via koro? Ĉu vi ankaŭ estas ĉiam gaja? Ĉu via instruisto ofte gratulas vin?

En la ĝardeno Maria diris al Petro: "Ĉu vi ĉiam amos min? Ĉu vi memoros ĉiam pri mi?" "Jes, mia kara" -respondis Petro- " Mi ĉiam amos vin kaj neniam mi forgesos vin."

Ĉu ankaŭ vi ŝatas promeni en parko sub la steloplena ĉielo kaj diri dolĉajn vortojn?

Dum la nokto la manoj kaj piedoj, la korpo ripozas. La koro ne ripozas: ĝi ĉiam funkcias. Dum la homo vivas la koro neniam
haltas
.

En la mateno
unue
(1-e) mi lavas min,
due
(2-e) mi vestas min kaj
trie
(3-e) mi matenmanĝas.

—Bonan tagon, amiko, ĉu vi memoras pri mi?

—Vi tute eraras: Unue la tago ne estas bona, due mi ne estas via amiko kaj trie mi ne deziras memori pri vi.

Kion vi faras unue en la mateno? Kion vi legas unue en la ĵurnalo?

TRO MALALTA HOTELO

Vojaĝanto. -Kiom kostas ĉambro en via hotelo?

Hotelisto. -En la unua
etaĝo
60 eŭrojn, en la dua 50 eŭrojn, en la tria 40 eŭrojn kaj en la kvara 30 eŭrojn.

Vojaĝanto. -Ĉu vi ne havas pli da etaĝoj?

Hotelisto. -Ne, sinjoro.

Vojaĝanto. -Do, via hotelo estas
tro
malalta por mi.

Cu vi ŝatas la proverbojn? Kiom da kapoj, tiom da gustoj = Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Plej bone ridas kiu laste ridas. Pli bona estas afabla
vorto
, ol granda torto.

VOCABULARIO

BANI

BAÑAR

KORPO

CUERPO

BIFSTEKO

BISTEC, BIFE

KOSTI

COSTAR

ĈIAM

SIEMPRE

MATENO

MAÑANA

DENOVE

NUEVAMENTE

MEKANIKO

MECÁNICA

DUM

DURANTE

MEMBRO

MIEMBRO

ERARI

ERRAR

MEMORI

RECORDAR

ETAĜO

PISO (1°, 2°)

MENSO

MENTE

FAMILIO

FAMILIA

MOLA

BLANDO, MUELLE

FORGESI

OLVIDAR

MUZIKO

MÚSICA

FUNKCII

FUNCIONAR

NENIAM

NUNCA

GRATULI

FELICITAR, GRATULAR

PAŬSO

PAUSA, INTERVALO

GUSTO

GUSTO, SABOR

RIDI

REIR

ĜIS

HASTA

RIPOZI

REPOSAR

HALTI

HACER ALTO, DETENERSE

SALUTI

SALUDAR

HOTELO

HOTEL

SUBVESTO

ROPA INTERIOR

IAM

ALGUNA VEZ

TIAM

ENTONCES

KAMARADO

CAMARADA

TRO

DEMASIADO

KARA

CARO, QUERIDO

VEKI

DESPERTAR

KIAM

CUANDO

VESPERO

HORAS VESPERTINAS

KINEJO

CINE

VESTO

VESTIDO EN GENERAL

KOKO

GALLO

VORTO

PALABRA, VOCABLO

LA INSTRUISTO PAROLAS

BONAN TAGON
lleva la
n
del acusativo por ser el complemento directo de
mi deziras: Mi deziras al vi bonan tagon
- le deseo a usted un buen día. (Le deseo ¿qué cosa? - un buen día). Lo mismo ocurre con
bonan nokton
- buenas noches,
feliĉan feston
- felices fiestas,
bonan apetiton
- buen provecho (= buen apetito),
dankon
- gracias (va en singular).

VESPERO
es la parte del día opuesta a la mañana, entre la caída del sol y media noche. Eso que en castellano llamamos la parte vesperal o vespertina del día. De acuerdo a la costumbre de varia lenguas, se dice en Esperanto
bonan vesperon
al encontrarse con otros y
bonan nokton
al retirarnos.

PRI
es una preposición que significa acerca de, concerniente a, sobre:
la profesoro parolis pri moderna literaturo
- el profesor habló sobre literatura moderna.
Pri tio mi ne volas paroli
- acerca de eso yo no quiero hablar.

PIEDE, MANE
significan pedestremente, manualmente. Pero estos adverbios son poco usados quizás por demasiado largos y los reemplazamos por los modos adverbiales "a pie", "a mano".
Matene, tage, nokte
y otros muchos ya no tienen equivalente en castellano y debemos decir "por, en, durante la mañana", etc. También en Esperanto podemos usar modos adverbiales:
dum la mateno (= matene)
. No confunda
tage
- de día (durante el día) con
ĉiutage
- diariamente, cada día:
Mi laboras nokte (= dum la nokto)
- yo trabajo de noche,
mi laboras ĉiunokte
- yo trabajo todas las noches. Otros adverbios:
hejmo
- hogar,
hejma
- hogareño,
hejme
- en el hogar, en la casa:
esti hejme
- estar en casa. Hay algunos adverbios simples - no derivados - que no llevan la terminación
e
:
hieraŭ, morgaŭ, nun
- ahora,
for
- lejos.

FOR
es un adverbio significa alejamiento:
iri
- ir,
foriri
- marcharse,
forkuri
- alejarse corriendo,
forflugi
- alejarse volando.
Li loĝas for de la urbo
- él habita fuera de la ciudad,
la fora sudo
- el lejano sur,
for
! - fuera!
For de la okuloj, for de la koro
- lejos de los ojos, lejos del corazón.

UNUA, UNUE, UNUO
. Los números cardinales pueden convertirse en adjetivos:
unu
(1),
unua
(1-a) - primero; adverbios:
unue
(1-e.) - primeramente, en primer lugar,
trie
- en tercer lugar, etc. O en sustantivos:
unuo
- la unidad,
duo
- un par,
trio
- un grupo de tres, un trío,
deko
- una decena,
dekduo
- docena,
cento
- centena,
milo
- millar.

PREPOSICIONES
.
Al, en, sur, sub, el, kun, de, da, pri
son preposiciones, así llamadas porque preceden al nombre o pronombre. El buen uso de las preposiciones es muy importante, puesto que relacionan las palabras entre sí: el libro está sobre la mesa, el perro está bajo la mesa.

Los nombres y pronombres que siguen a una preposición, no llevan n del acusativo, pues la relación está ya señalada por la preposición:
Mi trinkas kafon kaj lakton.
Mi trinkas kafon kun lakto. Mi aĉetis dek pomojn
- yo compré diez manzanas,
mi aĉetis dekon da pomoj
- yo compré una decena de manzanas. Las preposiciones son invariables; no cambian de forma.

11ª Leciono

La seĝo staras malproksime.

Petro
montras
per la fingro kaj diras: Tio estas seĝo.

La seĝo staras tie. Tie estas la seĝo.

Petro staras apud la tablo kaj diras: Tio ĉi (= ĉi tio) estas tablo.

La tablo estas ĉi tie (= tie ĉi). Tie ĉi staras la tablo.

Kion montras Petro? Per kio li montras? Ĉu iu sidas sur la seĝo?

Alberto staras malproksime de Petro.

Petro montras lin per la fingro kaj diras:

Alberto estas tie. Tiu sinjoro, kiu staras tie, estas Alberto.

Petro kaj Alberto staras apude.

Petro parolas: Alberto estas ĉi tie. Tiu ĉi sinjoro estas Alberto. Tiu ĉi sinjoro, kiu staras apud mi, estas Alberto.

Ĉu vi konas lin? Kiu montras Alberto
n
? Kiu
n
montras Petro? Kie estas Alberto? Ĉu tiu ĉi leciono estas la dua?

TIE, TIU, TIO - malproksime. TIE ĈI, TIU ĈI, TIO ĈI - proksime.

Cu vi konas tiun ĉi aparaton? Ĝi estas la termometro.

Ĝi pendas sur la muro kaj montras la temperaturon en la diversaj partoj de la jaro.

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
9.51Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

Alpha Dog by Jennifer Ziegler
Fevered Hearts by Em Petrova
Arrow to the Soul by Lea Griffith
The Envelope Incident by Emelia Elmwood
Bluebells on the Hill by Barbara McMahon
Angels of the Knights by Valerie Zambito
Glass Heart by Amy Garvey