¿Sabe usted esperanto? (12 page)

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
11.14Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

20 gradoj estas tre agrabla temperaturo; estas
varmeta
.

Sed 30 gradoj estas jam alta temperaturo. Ni malfermas pordojn kaj fenestrojn.

40 gradoj estas jam tre alta temperaturo,
altega
temperaturo. Tiam la
nudistoj
estas feliĉaj.

Tre agrabla temperaturo estas 15 gradoj; estas malvarmeta vetero.

Kiam la termometro montras
nulon
(0), tiam ni fermas pordojn kaj fenestrojn; estas malvarme.

Ofte dum vintraj matenoj, la termometro montras kelkajn gradojn sub nulo. Tiam la nudistoj estas malfeliĉaj. Ĉu vi ŝatas forlasi la varman liton en tiaj malvarmegaj matenoj?

Li ridas.

Sana homo ofte ridas.

Li ridegas.

Li estas tre gaja, li
laŭte
(= forte) ridas, li ridegas.

Li ridetas.

Li estas ĝoja, li ridetas.

Li vidas belan fraŭlinon, li afable ridetas. La rideto malfermas la koron.

Proksime de Montevideo estas malgranda monto; ĝi estas nur monteto.

Amazono estas riverego. Nov-Jorko estas urbego.

Bonan vesperon, amikoj. Kia estas la
vetero
hodiaŭ?

Dum la monato februaro, en Sudameriko, la vetero estas varma, estas
somero
. Sed en Eŭropo, februaro estas malvarma monato, tie estas
vintro
.

Somero kaj vintro estas partoj (sezonoj) de la jaro. La aliaj du sezonoj estas
printempo
kaj
aŭtuno
.

Dum printempo la ĝardenoj floras, la birdoj
ĝoje
kantas kaj faras komfortajn
rondajn
hejmojn. La koro de la junaj viroj (
junuloj
) kaj la koro de la junaj virinoj (junulinoj) forte batas. Ili facile amas dum la printempo. Agrabla, sed danĝera sezono!

La suno forte brilas en la somero. Estas varme. Kelkfoje estas varmege. La viroj portas malpezajn vestojn.

La vestoj de la fraŭlinoj estas ankaŭ malpezaj, mallongaj kaj... tre interesaj. Oni trinkas malvarman
bieron
.

Somere multaj homoj
ferias
, kelkaj iras al la maro, aliaj iras al la montoj kaj aliaj restas hejme... Tiam estas tre agrable naĝi en la maro, en rivero aŭ en banĉambro. For la vestojn! Vivu la blua maro kaj la freŝa ombro!

Poste venas la aŭtuno. Dum aŭtuno estas multaj fruktoj, sed la arboj iom post iom perdas la foliojn. La flavaj folioj
falas
kaj kuŝas sur la tero. Kiam la aŭtuna vento
blovas
, la folioj dancas kaj flugas. La birdoj forflugas al pri varmaj landoj. Tiu ĉi estas la malĝoja sezono.

Kaj jen venas la malvarma vintro. Dum tiu ĉi sezono la arboj estas
nudaj
, sed la homoj surmetas multajn dikajn lanajn vestojn,
surtutojn
. Dum la malvarmaj vintraj vesperoj estas
agrable
sidi apud la gaja, brila fajro.

Blanka
neĝo
ofte falas kaj blovegas malvarma
suda
vento en Sudameriko. Tiam la vetero estas malvarmega. Dum vintro la
nazoj
estas ruĝaj.

Estas la sezono de la
naztukoj
. Kelkaj personoj faras vintrajn sportojn sur la neĝo. Por la riĉaj homoj (= riĉuloj), ĉiuj sezonoj estas bonaj. Por malriĉuloj kaj birdetoj, vintro estas
kruela
sezono. Pluvo, vento, neĝo; kia vetero!

Kia estis hieraŭ la vetero? En kiu sezono ni estas nun? Kia estas la vetero dum julio en tiu ĉi lando? Kiu sezono estas, por vi, la plej bela? Kiam la junaj (ankaŭ nejunaj) koroj forte batas?

Kiam estas varmege? Kion vi faras dum viaj ferioj? Ĉu vi scias naĝi?

Ĉu vi ŝatas trinki varman ĉokoladon dum somero? Kia estas la somero?

Kiam vi portas surtuton? Kia estas la vintro?

Dum printempo la tagoj kaj noktoj estas
egalaj
(=). La tagoj estas
tiel
longaj
kiel
la noktoj. Dum somero la tagoj estas pli longaj ol la noktoj. Ankaŭ en aŭtuno la noktoj estas tiel longaj kiel la tagoj. Sed en la vintro la noktoj estas pli longaj; ili estas pli longaj ol la tagoj. Dum printempo la vetero estas
nek
varma nek malvarma; ĝi estas varmeta aŭ malvarmeta.

Kiam la tagoj estas pli longaj ol la noktoj?

Kiam ili estas egallongaj? Ĉu vi estas tiel alta kiel via patro?

La infanetoj estas agrablaj kiam ili ridas aŭ ridegas, sed tre ofte ili ploras kaj ploregas kaj tiam ili ne estas agrablaj. La sanaj infanoj ofte ridas: ili esta
ridemaj
. La malsanaj infanoj estas ankaŭ ploremaj.

Persono, kiu multe legas estas legema (li sentas
inklinon
legi).

La junuloj estas sportemaj. La plenaĝuloj
emas
sidi kaj
babili
kun amikoj.

Ĉu vi estas legema, skribema, vojaĝema, demandema, babilema, dormema, laborema? Kian emon vi havas?

La legemulo (= legema homo) neniam perdas tempon; ĉiam havas ion por fari: legi. Kiam la vetero estas malbona la legemulo ne perdas la tempon; li sidas kaj legas interesan libron.

Kion vi faras dum pluva vetero?

Tiu ĉi libro
konsistas
el 20 lecionoj. Tiu ĉi leciono estas la dek-unua. Vi, do,
jam
lernis la duonon de la libro. Vi estas duonesperantisto.

VOCABULARIO

AGRABLA

AGRADABLE

MARTO

MARZO

APRILO

ABRIL

MONATOJ

LOS MESES

AŬGUSTO

AGOSTO

MONTO

MONTE, MONTAÑA

AŬTUNO

OTOÑO

MONTRI

MOSTRAR, SEÑALAR

BABILI

CHARLAR

NAĜI

NADAR

BIERO

CERVEZA

NAZO

NARIZ

BLOVI

SOPLAR

NEĜO

NIEVE

DANĜERA

PELIGROSO

NOV-JORKO

NUEVA YORK

DECEMBRO

DICIEMBRE

NOVEMBRO

NOVIEMBRE

EGALA

IGUAL

NUDA

DESNUDO

EMI

TENER TENDENCIA

NULO

CERO

FAJRO

FUEGO

OKTOBRO

OCTUBRE

FALI

CAER

PERDI

PERDER

FEBRUARO

FEBRERO

PERSONO

PERSONA

FERIO

VACACIONES

PEZA-MALPEZA

PESADO-LIGERO

FERMI-MALFERMI

CERRAR-ABRIR

PLORI

LLORAR

FLAVA

DE COLOR AMARILLO

PLUVO

LLUVIA

FOLIO

HOJA

PREFERI

PREFERIR

FORLASI

ABANDONAR ALGO

PRINTEMPO

PRIMAVERA

FREŜA

FRESCO

RESTI

QUEDARSE, SOBRAR

GANTO

GUANTE

RIĈA

RICO

GRADO

GRADO

SEPTEMPRO

SEPTIEMBRE

ĜOJI

REGOCIJARSE

SEZONO

ESTACIÓN

JANUARO

ENERO

SPORTO

DEPORTE

JULIO

JULIO

SUDO

SUR

JUNIO

JUNIO

SURTUTO

SOBRETODO, ABRIGO

KELKA

ALGUNA

SURTUTO

SOBRETODO

KONSISTI

CONSISTIR

TEMPERATURO

TEMPERATURA

KRUELA

CRUEL

TIA

TAL

LANO

LANA

VESTO

ROPA

LAŬTE

EN VOZ ALTA

VETERO

TIEMPO ATMOSFÉRICO

MAJO

MAYO

VINTRO

INVIERNO

LA INSTRUISTO PAROLAS

PLUVAS, NEĜAS
. Sin duda habrá usted observado que en Esperanto, debido a la simplicidad de sus verbos, éstos deben ir siempre acompañados de sujeto - como en inglés o francés -: Leo un libro -
Mi
legas libron
. Pero van sin sujeto, como en castellano, los verbos impersonales como
pluvas, neĝas
. Tampoco llevan sujeto el imperativo de la segunda persona: V
enu!
- ¡ven! Ne faru tion! - ¡No hagas eso!

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
11.14Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

Dark Revelations by Swierczynski, Duane, Zuiker, Anthony E.
Battle Road by Gerry, Frank
The Dragon Revenant by Katharine Kerr
Death Among the Ruins by Pamela Christie
Night Sky by Suzanne Brockmann
Vulture Peak by John Burdett
Playing With Pleasure by Erika Wilde