¿Sabe usted esperanto? (9 page)

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
7.46Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Kiom da pordoj, fenestroj, muroj estas en la ĉambro?

Ĉu vi povas lerni Esperanton en unu tago?

Sep tagoj faras unu semajnon. En unu monato estas kvar semajnoj.

Dek du monatoj faras unu jaron.

En la jaro estas tricent sesdek kvin (365) tagoj.

Ĉu vi parolos en Esperanto post tri monatoj?

Ĉu vi parolis Esperanton antaŭ du monatoj?

Lundo estas la unua (1-a) tago de la semajno; mardo estas la dua (2-a), merkredo estas la tria (3-a), ĵaudo estas la kvara (4-a), vendredo estas la kvina (5-a), sabato estas la sesa (6-a), kaj dimanĉo estas la
lasta
tago de la semajno.

Ni lernas la okan (8-an) lecionon.

Kiom da tagoj estas en unu semajno, en unu monato, en unu jaro?

Kiom da horoj estas en unu tago? Kiom da monatoj estas en unu jaro?

Kiom da dentoj vi havas en la buŝo?

Mi ne havas dentojn en la buŝo.

Kie estas viaj dentoj?

Ĉe
la dentisto.

ĈU VI
KONAS
MIN? Mi estas tre grava aparato.

Mi estas la mastro de la moderna homo.

Mi ordonas: laboru, manĝu, iru, venu, dormu, kaj la homo
obeas
.

Mi estas la
horloĝo
. Ĉiuj rigardas min. Ĉiuj
aŭskultas
min.

Tre ofte en la tago
oni aŭdas
la demandon:

KIOMA HORO ESTAS?

Estas la deka horo.

Estas la deka kaj tridek.

Estas la deka horo kaj dek kvin minutoj.

Estas la deka kaj kvardek kvin. Estas dek kvin antaŭ la dek unua.

Ĉu vi havas horloĝon? Ĉu vi ofte rigardas ĝin? Kioma horo estas en via horloĝo?

La horloĝo havas
montrilon
(
ilojn
por
montri
la horon). Estas unu longa montrilo por montri la minutojn, kaj unu mallonga por montri la horojn.

Kelkaj
horloĝoj havas ankaŭ montrilon por montri la sekundojn.

Estas diversaj horloĝoj. Poŝhorloĝo estas horloĝo por la poŝo. Murhorloĝo estas horloĝo, kiu pendas sur la muro. Ĉe la
brako
oni
portas
brakhorloĝon.

La koro de la horloĝo batas: tik, tak, tik, tak... la tempo flugas. Kaj miaj amikoj demandas:

KIOM AĜA VI ESTAS?

Mi estas tre juna; mi estas unujara.

Mi trinkas nur la patrinan
lakton
.

Mi estas grandaĝa (multjara) homo, mi estas naŭdekjara.

Mi trinkas nur bovinan lakton. Kiom aĝa vi estas? Kiom aĝa estas via patro? Kiom aĝa estas la elefanto de la zoologia parko? Ĉu vi ofte respondas "mi ne scias"?

Jen bona konsilo:

Kalkulu en Esperanto. Kalkulu la domojn, la pordojn, la fenestrojn, la arbojn, la librojn. Praktiko kaj ripetado, jen la sekreto.

VOCABULARIO

AĜO

EDAD

MONTRI

MOSTRAR

APARATO

APARATO

MONTRILO

MANECILLA DEL RELOJ

AŬDI

OIR

MURO

MURO

AŬSKULTI

ESCUCHAR

NUR

SOLAMENTE

BATI

BATIR, GOLPEAR

OBEI

OBEDECER

BRAKO

BRAZO

PIEDO

PIE

BUŜO

BOCA

PORTI

LLEVAR

DEMANDI

PREGUNTAR

RIPETI

REPETIR

DENTO

DIENTE

SCII

SABER

DIVERSA

DIVERSO

SEKUNDO

SEGUNDO

HORLOĜO

RELOJ

SEMAJNO

SEMANA

HORMONTRILO

MANECILLA HORARIA

TEMPO

TIEMPO

HORO

HORA

VENI

VENIR

JAM

YA

DEK UNU

11

JARO

AÑO

DEK DU

12

KAPO

CABEZA

DEK TRI

13

KELKA-KELKAJ

ALGUNO-UNOS/UNAS

DEK KVAR

14

KIOM

CUANTO

DEK KVIN

15

KLASO

CLASE

DEK SES

16

KONI

CONOCER

DEK SEP

17

LAKTO

LECHE

DEK OK

18

MASTRO

AMO, PATRÓN

DEK NAŬ

19

MINUTO

MINUTO

DUDEK

20

MONATO

MES

DUDEK UNU

21

LA INSTRUISTO PAROLAS

DA
traduce a de después de una expresión de cantidad o medida: kilogramo da pano - un kilo de pan, 10 litroj da vino - 10 litros de vino. Li trinkas tason da kafo (él no bebe la taza misma, sino la cantidad de café contenida en la taza).

Dudek du = 10 + 2 = 12

Dudek = 2 × 10 = 20

Dudek du = 2 × 10 + 2 = 22

Cuando los números se suman, se escriben separados; cuando éstos se multiplican, se escriben juntos.

ĈE
- en ese lugar, en lo de, en casa de, cabe:
Hieraŭ mi manĝis ĉe Petro, sidi ĉe tablo
- sentarse a la mesa,
ĉeesti
- asistir, estar presente,
mi ĉeestis la batalon
- yo asistí a la batalla.

ONI
es el pronombre indefinido se, uno:
oni ofte aŭdas la demandon...
- a menudo se oye la pregunta...,
oni diras
- se dice,
oni ne scias kion fari
- uno no sabe qué hacer.

KIOM AĜA VI ESTAS?
- ¿Qué edad tiene usted? (literalmente, ¿de cuanta edad es usted?) También se suele preguntar
Kiom jara vi estas?
- ¿Cuántos años tiene usted? (¿de cuántos años es usted?)
Mi estas dudek-ses-jara
- tengo veintiséis años (soy de veintiséis años).

MI NE SCIAS.
Si tiene dificultad para pronunciar la sc, trate de acostumbrarse uniendo la s a la vocal anterior: mi nes-cias.

KIOMA HORO ESTAS?
Para preguntar la hora añadimos la terminación
a
del adjetivo a
kiom
- "cuánta" hora es? -
Estas la tria horo kaj dek minutoj
- son las tres horas (es la tercera hora) y diez minutos. En el lenguaje corriente, suele suprimirse, como en castellano,
horo
y
minuto
: e
stas la tria kaj dek.

ADJETIVOS ORDINALES
son los que expresan el orden en que están colocadas las cosas; primero, segundo, etc., que se forman agregando la terminación
a
a los numerales simples, y los usamos siempre al referirnos a cosas que siguen un orden: las horas del día, los días del mes, las páginas del libro, etc.:
la 1-a de majo
- el 1° de mayo,
la dua (2-a) paĝo
- la segunda página,
la dudek-sepa paĝo...
Aquí en castellano abandonamos el uso lógico del ordinal y decimos "la página veintisiete", en lugar de la "página vigésima séptima", por resultar pesado el uso de los ordinales en castellano.

9ª Leciono

Rigardu la belan
torton
!

Ĝin faris Maria el faruno,
ovoj
, sukero,
butero
, k.t.p. En la
mezo
estas ruĝa ĉerizo.

Ĉu vi ŝatas torton kun kremo kaj ĉokolado?

Ĝi havas belan aspekton,
ĉu ne?

Cu vi povas manĝi
tutan
torton?

Ne, sinjoro, mi povas manĝi
nur pecon
; unu
kvaronon
(1/4) de la torto.

BOOK: ¿Sabe usted esperanto?
7.46Mb size Format: txt, pdf, ePub
ads

Other books

Capitol Murder by Phillip Margolin
Seasoned with Grace by Nigeria Lockley
Beautifully Broken by Russell, C.C.
Build Your Own ASP.NET 3.5 Website Using C# & VB by Cristian Darie, Zak Ruvalcaba, Wyatt Barnett
Captive Curves by Christa Wick
Flinx's Folly by Alan Dean Foster
Rivals in Paradise by Gwyneth Bolton