Read ¿Sabe usted esperanto? Online
Authors: Jorge Hess
LA INSTRUISTO PAROLAS
-
OP
forma los numerales colectivos:
la aviadiloj flugis triope
- los aviones volaban en grupos de tres.
PO
es una preposición que indica a razón de, a tanto por:
mi marŝas po ses kilometroj hore
- yo camino a razón de seis kilómetros por hora.
Se usa también como prefijo:
vendi pogrande
- vender al por mayor,
podetale
- al detalle,
pogute
- a gotas, por gotas.
-
AĈ
es sufijo con significado despectivo:
libraĉo
- libraco,
popolaĉo
- populacho.
La ebriulo aĉe insultis lin
- el ebrio lo insultó soezmente.
Aĉa vorto
- palabra grosera, soez.
KROM
- aparte de:
krom tio
- aparte de eso
, krom Pedro (ankaŭ) venis Karlo
- además de Pedro (también) vino Carlos,
krom Petro neniu venis
- a excepción de Pedro no vino nadie.
Krome (= plie)
- además.
Krompago
- pago extra.
KVAZAŬ
como si, a guisa de:
li min rigardis kvazaŭ li ne konus min
- él me miró como si no me conociese.
Li demandis kvazaŭ li estus fremdulo
- él preguntó como si fuese un extraño.
Li uzis ŝtonojn kvazaŭ martelon
- él usó una piedra a guisa de martillo.
-
ESTR
denota autoridad:
staciestro
- jefe de estación,
urbestro
- intendente, alcalde,
laborestro
- capataz-
Estro
(=
ĉefo
) - jefe.
La estraro de la Kongreso
- las autoridades del Congreso.
DU HOROJN
. Para señalas complementos circunstanciales -especialmente los que expresan medida (tiempo, peso, precio, dirección) se puede - siempre que la claridad no se vea afectada - reemplazar la preposición respectiva con la terminación "
n
":
Mi dormis dum du horoj. - Mi dormis du horojn.
La monto estas alta je 1000 metroj. - La monto estas 1000 metrojn alta.
La fecha podrá escribirse:
en la 16-a de Septembro
,
je la 16-a de Septembro
o
la 16-an de Septembro
. Las tres formas son correctas, pero la última es la más empleada.
MOŜTO
es título de cortesía en general:
reĝa moŝto
- majestad real,
moŝta suno
- su alteza, su majestad el sol,
la prezidanta moŝto
- su excelencia el presidente.
Moŝtulo
- un personajón.
ELLERNI (= FINLERNI)
es aprender a fondo, terminar de aprender. El, usado como prefijo, significa además de la idea de salida (
eliri
), la acción terminada (como si la cosa terminada se saliera del material).
Ellabori
- elaborar,
eluzi
- usar hasta el fin,
eluzita pantalono
- pantalón totalmente gastado.
(
Daŭrigo
de la 19-a)
Revenas Karlo, akompanata de Antono kaj Rodolfo.
A: —Bonan tagon kamaradoj. Pardonu, ke ni ne tuj venis al vi, sed okazis ke ni iris en la manĝovagonon por matenmanĝi kaj tie ni trovis
eksprofesoron
nian. Li invitis nin sidi ĉe lia tablo. Ni mendis kafon, sed la kelnero
miskomprenis
nin kaj portis al ni teon. Kion fari en tia kazo? Ĉu protesti, ĉu trinki la teon? Ni trinkis la teon.
Vidiante nian stelon, la profesoro demandis kion ĝi signifas. Mi klarigis al li la signifon de nia
insigno
kaj donis al li informilon pri Esperanto, kiun mi ĉiam kunportas en mia poŝo. Traleginte ĝin li diris: "Jen interesa afero kaj
lernenda
lingvo. Mi certe ĉeestos kurson kaj eble mi iros kun kelkaj
kolegoj
.
M: —Post tia klarigo vi estas pardonita. Sed rigardu tiujn du sinjorInojn, tie, dekstre, kiel multajn gestojn ili faras dum ili parolas...
P: —Ili estas
surdmutuloj
, tial ili multe gestas parolante.
M: —Ĉu tio estas ia religio?
P: —Ne, Maria, ne; surdmutulo estas homo surda kaj muta. Surda estas persono kiu ne povas aŭdi kaj persono kiu ne povas paroli estas muta. Al tiuj homoj
mankas sentumo
. Ankaŭ al
blindulo
mankas sentumo, mankas al li vidkapablo.
R: —Rigardu, rigardu! Mi trovis poŝtranĉilon apud la benko.
KIES
ĝi estas? (= al kiu ĝi apartenas?) Ĉu al neniu? Do la persono, kies poŝtanĉilon mi trovis, ne troviĝas ĉi tie.
Mi pensas ke per tiu ĉi poŝtrantrilo oni povas bone klarigi la uzadon de al sufikso
um
.
K: —Ĉu jes...?
R: —Vidu tiun ĉi poŝtranĉilon.
Ĝi havas diversajn ilojn; segilon, borilon,
korktirilon
,
fajlilon
, tondilon. Ĝi
taŭgas
por diversaj laboretoj, sed vere ĝi estas nek tondilo, nek segilo, nek fajlilo, nek borilo.
La sufikso -
um
iel similas tiajn multuzajn ilojn. Oni uzas ĝin kiam oni ne trovas la ĝustan afikson.
P: —Oni povas diri ankaŭ, ke la sufikso -
um
similas tiujn ĉionfarantajn laboristojn, kiu faras kiajn ajn laborojn, sed ne havas difinitan
metion
. Per la sufikso -
um
oni
amindumas
,
aerumas
,
gustumas
...
A: —Per similaj vortoj oni povus ankaŭ klarigi la uzon de la prepozicio je, kiu ne havas difinitan
sencon
. Ĝi montras ĉefe mezuron: "je la tria", "je kelke da paŝoj"...
K: —Ne plu "gramatikumu", mi petas. Ni rigardu la pejzaĝon. Vidu la riĉan kamparon. Antaŭ unu
jarcento
nur maloftaj
gaŭĉoj
rajdis tra tiuj verdaj
dezertoj
. Nun ĉie
kreskas greno
, kaj
plimultiĝas brutaro
(bovoj, ŝafoj, ĉevaloj, k. s.).
M: —Rigardu tien, jen
ĵusnaskita
bovido (bovino ĵus naskis ĝin) apud sia patrino. Tie aro da
ŝafoj blekas
ĉirkaŭ akvujo. Ili estas
soifaj
. Ili volas trinki.
P: —La ŝafoj estas
stultaj
kaj malbonodoras... prefere ni aŭskultu anekdoton. Antono, ĉu vi vere ne havas ion novan por rakonti?
A: —Kial ne? Aŭskultu tiun ĉi:
SENMON KAJ BONHAV
Sinjoro Senmon renkontas la dikan sinjoron Bonhav sur la strato, kaj sinjoro Senmon demandas tre ĝentile: "Ĉu vi povas diri al mi kioma horo estas?" Sinjoro Bonhav
suspekteme
rigardas la demandinton kaj respondas:
"Vi vere ne deziras scii pri la horo; tio estas nur preteksto por ekparoli kun mi; kaj se ni interparolas ni fariĝos amikoj, kaj se ni fariĝos amikoj (= ni amikiĝos) vi vizitos mian hejmon, kaj se vi vizitos mian hejmon tie vi trovos mian filinon Leonora kaj se vi vidos mian filinon vi enamiĝos je ŝi, kaj se vi enamiĝos je ŝi vi petos ŝian manon kaj... Ĉu vi opinias ke mi donos la manon de mia filino al iu sentaŭgulo, kiu
eĉ
horloĝon ne havas!"
P: —Bona anekdoto, Antono, kaj tre
lerte
vi ĝin rakontis. Nun estas via vico, Karlo.
K: —Mi ankoraŭ ne tre flue parolas...
R: —Mia avo diradis: "Nur forĝante oni fariĝas forĝisto". Do, nur parolante oni lernas paroli...
K: —Mi
provos
.
LA FREMDULO KAJ LA VILAĜA BUBO
Fremdulo piedirante en la urbo renkontas
bubon
sur la vojo kaj demandas lin. "Aŭdu, knabo, kien iras tiu ĉi vojo?"
B. —Ĝi iras nenien.
F. —Sed en la vilaĝo oni diris al mi, ke mi
sekvu
ĝin por
atingi
la urbon.
B. —Ho jes, ili pravis.
F. —Do kial vi diras ke ĝi iras nenien?
B. —Jes sinjoro, ĝi iras nenien; ĝi kuŝas tie senmove.
F. —Bone, bone; mi vidas, ke vi estas
lerta
. Kiel vi nomas vin?
B. —Neniel.
F. —Ĉu vi ne havas nomon?
B. —Jes, sinjoro, sed mi ne nomas min; aliaj personoj nomas min.
F. —Bone, kiel via patrino noman vin?
B. —Nu, tio
dependas
. Kelkfoje ŝi diras al mi "mia kara anĝelo",
alifoje
ŝi nomas min "malpura porko"... Nu laŭ la vetero...
F. —(
Fulmotondro!
Estas neeble scii ion pri tiu ĉi bubaĉo!) Diru al mi, knabo, ĉu via familio estas granda?
B. —Vidu,
proksimume
tiel granda kiel tiu de la onklo Peĉjo.
F. —(Ruza diableto) Kiom da personoj estas en via familio?
B. —Ho jes, tiu demando estas pli klara. Ni estas tiom da personoj kiom da teleroj Panjo metas sur la manĝotablon.
F. —Kaj kiom da teleroj Panjo metas sur al tablon?
B. —Unu por ĉiu persono...
F. —!!!!!...
B. —Ĉu vi deziras scii ion pli?"
R: —Sed tio estas tre malnova popolrakonto, Karlo...
Mi rakontos al vi ion tute novan. Mi rakontos sonĝon, kiun mi sonĝis nur hieraŭ:
"Mi troviĝis en stelforma dounluma ĉambrego. Viro aperis kaj diris: "Montru vian
invitilon
!" "Mi ne ricevis", mi respondis. "Do, venu antaŭ la juĝisto", rediris la viro, kaj kondukis min en angulon de la ĉambro, kie sidis kelkaj longbarbaj sinjoroj.
Iu el ili, kiu tre similis al esperanta instruisto, kiu ekzamenis min, demandis per timiga voĉo:
—Kiu estas vi?
—Mi estas Rodolfo.
—Kio estas vi?
—Mi estas studento.
—Kia estas vi?
—Mi estas juna kaj sana.
—Kie vi loĝas?
—En Bonaero.
—Kien vi iras?
—Al Esperanto-Kongreso.
—Kiam ĝi okazos?
—La venontan semajnon.
—Kiom da homoj iros?
—Ĉirkaŭ 500.
—Kiel vi iros?
—Per trajno.
—Kial vi ne iras piede?
—Ĉar miaj piedoj protestos.
—Kies poŝtranĉilon vi trovis?
—Ne... nenies.
—Vi mensogas, la poŝtranĉilo ies devas esti - ekkriis la juĝisto. Gardisto, faru truon en lian kapon kaj enmetu en ĝin ĉiujn ies-vortojn. La gardisto elpoŝigis grandan borilon (mi volis forkuri, sed ne povis) kaj ekpikis mian kapon.
Forta
frapo
sur mian kapon vekis min, kaj mi aŭdis la voĉon de mia patrino, kiu diris: "Leviĝu Rodolĉjo, aŭ vi malfruiĝos. Rigardu kian moskiton mi mortigis sur via kapo".
M: —Sed Rodolfo, ĉu vi ne diris ke vi ĵus trovis la poŝtranĉilon?
R: —Jes, sed vi scias ke ofte dum sonĝoj ni antaŭvidas la okazontaĵojn.
A: —Mi volus "antaŭvidi" programon de la Kongreso.
P: —Jen mia:
ESPERANTO-KONGRESO
- PROGRAMO -
Malfermo de la Kongreso en la Universitato
Laborkunsidoj en Urba Biblioteko
Teatra Prezentado
Supera Ekzameno
Bankedo en restoracio
"LA ORA ROSTAĴO"
Ekskursoj per ŝipeto kaj aŭtobuso
Balo
K: —Bona programo, estas serioza laboro kaj
amuzo
.
P: —Samideanoj, ni baldaŭ atingos la celon.
Verŝajne
kelkaj samideanoj estas jam en la stacidomo por akcepti nin. Ni pretigu niajn valizojn. Karlo, malfermu la fenestron por montri nian verdan
flageton
.
M: —Jam ni envenas la stacidomon. Jen ili estas, niaj karaj samideanoj.
Saluton!
La atendantaj samideanoj kun ĝoja vizaĝo ekkrias:
BONVENON, AMIKOJ!
VOCABULARIO
AERUMI | AIREAR, VENTILAR | KAZO | CASO |
AKCEPTI | ACEPTAR, RECIBIR | KIES | CUYO, DE QUIEN |
ALIFOJE | OTRA VEZ | KORKO | CORCHO |
AMIZI | DIVERTIRSE | KRESKI | CRECER |
AMUZO | DIVERTIDO | KUNSIDO | SESIÓN |
APARTENI | PERTENECER | LERTA | HÁBIL |
ARO | GRUPO | MALFRUIĜI | RETRASARSE |
ATINGI | ALCANZAR | MANKI | FALTAR |
BALO | BAILE | MENSOGI | MENTIR |
BANKEDO | BANQUETE | METIO | OFICIO |
BLEKI | MUGIR | MORTIGI | MATAR |
BLINDA | CIEGO | MUTA | MUDO |
BLINDA | PERFORAR | NEEBLE | IMPOSIBLE |
BRUTO | BRUTO, GANADO | NEGRO | (UN) NEGRO |
BUBO | PILLETE | NENIES | DE NADIE |
CERTA | CIERTO, SEGURO | NU | PUES BIEN |
DAŬRIGI | HACER DURAR | PAŜO | PASO QUE DA EL PIE |
DEKSTRE | A LA DERECHA | PIKI | AGUIJONEAR |
EKSKURSO | EXCURSIÓN | PLIMULTIĜI | AUMENTAR, MULTIPLICARSE |
EKZAMENO | EXAMEN | PRETIGI SIN | PREPARARSE |
ELPOŜIGI | SACAR DEL BOLSILLO | RAJDI | CABALGAR |
ENAMIĜI | ENAMORARSE | REDIRI | DECIR DE NUEVO |
ESTAS VIA VICO | ES TU TURNO | ŜAFO | CARNERO |
FAJLI | LIMAR | SEKVI | SEGUIR |
FLAGO | BANDERA | SENCO | SENTIDO (ACEPCIÓN) |
FRAPO | GOLPE | SENSO (SENTUMO) | SENTIDO (FACULTAD) |
FULMO | RAYO | SENTAŬGULO | UN INÚTIL, UN INEPTO |
FULMOTONDRO | TORMENTA, ¡RAYOS! | SERIOZA | SERIO |
FUNKCII | FUNCIONAR | SOIFI | TENER SED |
GARDISTO | GUARDIA | STULTA | ESTÚPIDO, ESTULTO |
GAŬĈO | GAUCHO | SURDA | SORDO |
GRENO | GRANO, CEREAL | SUSPEKTI | SOSPECHAR |
HAŬTO | PIEL | TAŬGI | SERVIR, SER APTO |
IES | DE ALGUIEN | TIMIGA | ATEMORIZADOR |
INVITILO | UNA INVITACIÓN | TIRI | TIRAR, HACER TRACCIÓN |
JARCENTO | SIGLO | TONDRO | TRUENO |
JUĜISTO | JUEZ | VERŜAJNA | VEROSÍMIL |
ĴUSNASKITA | RECIÉN NACIDO | VERŜAJNE | AL PARECER |